Amerika harpio
El Vikipedio
Amerika harpio | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() |
|||||||||||||||||||||
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
Harpia harpyja |
Amerika harpio, Harpia harpyja, estas tropika aglo, ofte nomata ankaŭ Agloharpio. Estas la novmonda plej granda kaj plej pova aglo.
Enhavo |
[redaktu] Disvastiĝo
Troviĝas en ĝangaloj kaj malaltaj tropikaj pluvarbaroj el suda Meksikio ĝis norda Argentinio, plej ofte nur ĝis 1000 m de alteco, sed foje ĝis 2000.
[redaktu] Aspekto
La Amerika harpio, Harpia harpyja, estas eĉ pli ol 100 cm longa -tio estas pli ol duono de meza homo- kun enverguro de 200 cm kaj pezo de 8 aŭ ĝis 9 kg; maskloj nur ĝis 5 kg. Inoj -kiel en multaj aliaj rabobirdoj- estas pli grandaj kaj pezaj ol la maskloj, ĝis unu triono. Supraj partoj (kaj brusto, kiel rubbando) estas malhelgrizegaj kun cinzogriza kapo kaj ventro, subflugiloj, vosto kaj krurplumaro blankaj (en krurplumaro estas ankaŭ malhelaj makuletoj, en vosto nigraj bandoj kaj en subflugiloj nigraj strioj proksime de la pintoj). Ambaŭ seksoj havas tre diferencigan erekteblan kronkreston de longaj plumoj ĉirkaŭ kolo, nuko kaj la tuta kapo, kiu faras ties imagon pli teruriga. Ankaŭ la pufiĝanta blanka plumaro de la ventro bombastigas sian imagon. La okuloj estas nigraj. La kruroj estas flavaj kaj la krifoj longas ĝis 13 cm. Amerika harpio povas preni per ties krifoj laŭ forto de 42 kilogramoj por cm. Ili ankaŭ povas porti pli ol 3/4 de sia korpopezo. Per tiuj krifoj ili povas predi eĉ sufiĉe grandajn mamulojn. Ili havas mallongajn flugilojn bone adaotitaj al rapideco kaj manovreco enarbare.
Amerika harpio eble estas la plej fortika aglo ankoraŭ vivanta kaj la Filipina aglo estas la ununura ankoraŭ vivanta aglo pli granda. Tamen la ekstinkta Haasta aglo de Novzelando estis preskaŭ 50% pli granda.
[redaktu] Kutimoj
Tiu specio estas tre aktivema ĉasanto karnovora. Ties ĉefa predo estas arboloĝantaj mamuloj kiel simioj, koato, bradipo, ktp.; ĝi ankaŭ povas ataki aliajn birdajn speciojn kaj eĉ ĝi povas esti agresema kontraŭ homoj se oni ĝenas nestolokojn aŭ minacas ties idojn: tiele ornitologos penas studi ilin, ĉar estas atakataj kaj vunditaj spite helpon de kuglimunaj veŝtoj kaj kaskoj. Ĝi povas ataki hejman bestaron kiel hundoj aŭ kokoj, eĉ infanojn, sed ne estas serioza informo pri infanrabo spite onidirojn.
Ili el- kaj alflugas de arbo en arbo kaj ili uzas ilin por ĉasi kaj kaŝi sin. Ili flugas je 80 kmh. Ekde sia gvatejo ĝi kontrolas eblajn predojn, riveron kaj salejon. Kutime ĝi estas soleca kaj pariĝas nur dum bredado.
[redaktu] Bredado
Harpinesto estas granda: ĉirkaŭ metron kaj duono sur arbo je alteco de 30 ĝis 50 metroj. Paro da harpioj bredas nur unu idon ĉiujn 2-3 jaroj. La ino demetas du ovojn kaj kovas dum du monatoj, sed je la unua eloviĝo ŝi haltas kovadon do la dua ovon oni forigas. La ido pruvas ties flugilojn dum 6 monatoj. Tamen la gepatroj plue manĝigas ĝin dum aliaj 6-10 monatoj. Paroj estas monogamaj kaj uzas la saman neston dum jaroj.
[redaktu] Minacata specio
Amerika harpio estas minacata de incendioj, senarbarigo kaj ĉasado en sia medio. Jam malaperis ekzemple de Kostariko. Harpia harpyja estas en la ruĝa listo de endanĝerigitaj specioj, nome IUCN
[redaktu] Miksaĵoj
Amerika harpio estas nacia birdoblazono de Panamo, kaj tiele pentrita en la nacia blazono.
Amerika harpio estas la besto kiun artistoj pentris por kreado de 'Fawkes the phoenix' (Fokso la fenikso) por la filmo Harry Potter and the Chamber of Secrets ("La Ĉambron de sekretoj").