Angulo
El Vikipedio
Angulo estas figuro formata de du strekoj etendante el punkto, la vertico de la angulo. Anguloj estas studataj en geometrio kaj trigonometrio.
[redaktu] Mezuri angulojn
Por mezuri angulon, cirklo kun centro ĉe la vertico estu desegnita. La radiana mezuro de la angulo estas la longeco de la arko eltranĉita de la cirklo dividite per la longeco de la radio de la cirklo. La grada mezuro de la angulo estas la longeco de la arko dividite per la longeco de la cirkonferenco de la cirklo, kaj multeplikite per 360. La simbolo por gradoj estas superskribita cirkleto, kiel en 360°.
2π radianoj egalas al 360° (plena cirko), do unu radiano estas ĉirkaŭ 57° kaj unu grado estas π/180 radianoj.
Matematikistoj ĝenerale preferas la radianan mezuron, ĉar ĝi forigas la arbitreco de la nombro 360 de la grada sistemo kaj ĉar la trigonometriaj funkcioj havas pli simplajn Tajlorajn seriojn se oni uzas la radianan sistemon. La SI-sistemo de unuoj uzas radianojn kiel (derivita) unuo de anguloj.
[redaktu] Specoj de anguloj
Angulo de π/2 radianoj aŭ 90° (kvarono de plena cirklo) nomiĝas orta angulo. Anguloj pli malgrandaj ol orta angulo nomiĝas akuta angulo. Angulo pli granda ol orta angulo nomiĝas malakuta aŭ obtuza angulo.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://zz-www.sd.cninfo.net/song/law/mainlaw/min/lawn/n30.htm
http://calc.skyrocket.de/en
http://www.bookrags.com/sciences/mathematics/angle-wom.html
http://www.ftw.kuleuven.ac.be/schoolverlater/formularium.shtml
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |