Antonio Machado
El Vikipedio
Literaturo > Hispanlingva literaturo > Generacio de 1898 > Antonio Machado < Hispana lingvo
Antonio MACHADO RUIZ (Sevilo, 26-a de julio 1875 - Collioure, Francio, 22-a de februaro 1939). hispana poeto kaj eseisto.
Enhavo |
[redaktu] Biografio
Kvankam andaluzo, li loĝis multe da sia vivo en Madrido, kaj ankaŭ estas tre influita de la pejzaĝo de Kastilio, kaj precipe de Sorio, kie li dumtempe laboris, edziĝis kaj vidviĝis.
Li estas unu el la ĉefaj reprezentantoj de la t.n. Generacio de la 98, kun Miguel de Unamuno, Pío Baroja kaj Ramón del Valle-Inclán. Lia frato Manuel estis ankaŭ poeto, sed el posta generacio, konata kiel modernismo.
Dum la Hispana Enlanda Milito li apogis la registaran flankon. Ĉe la fino li devis ekziliĝi kun sia panjo, kaj forpasis ĝuste post la pasado de la landlimo, en la franca Colliure.
[redaktu] Verkoj
Lia verkaro komenciĝas per Soledades (Solecoj, 1903), lirika poemaro.
Lia plej konata verko estas Campos de Castilla (Kamparoj de Kastilio, 1912), tre influita de la fortaj trajtoj de la kastilia geografio.
Aliaj poemaroj:
En 1936, li publikigas verkos de eseojn kaj prozaĵojn, sub la nomo Juan de Mairena.
Li ankaŭ verkis teatraĵojn, kunlabore kun sia frato Manuel:
- Desdichas de la fortuna o Julianillo Valcárcel (1926)
- Juan de Mañara (1927)
- Las adelfas (1928)
- La Lola se va a los puertos (1929)
- La prima Fernanda (1931)
- La duquesa de Benamejí (1932).
[redaktu] En Esperanto aperis
- La lando de Alvargonzález, tradukis Fernando de Diego
- Sep poemoj en Sentempa Simfonio, antologio de hispanlingva literaturo, ankaŭ tradukitaj de De Diego.
En tiu ĉi lasta libro, Antonio Machado estas prezentata kiel
eble la plej admirata lirikisto hispana de nia epoko; rangas jam kiel klasika. Liaj simplaj, nudaj versoj, penetritaj de milda melankolio estas majstraj ellaboraĵoj artaj rafinitaj ĝis plena natureco
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.abelmartin.com
- http://www.poesia-inter.net/indexam.htm
- http://www.jaserrano.com/Machado
- http://www.auladeletras.net/comprender/home.html