Arkivo de UEA
El Vikipedio
La Arkivo de UEA estas la historia arkivo de Universala Esperanto-Asocio. Ĝi estas parto de la UEA-biblioteko, Biblioteko Hector Hodler.
[redaktu] Historio
La plej malnovaj eroj en la arkivo estas el la epoko kiam Hector Hodler estis direktoro de UEA. Sed esence pli da materialo envenis post 1920, en la tempo de Hans Jakob. La materialoj el la ĝeneva epoko de UEA kaj la posta Serva Centro de Jakob estas unu el la plej gravaj kolonoj de la kolekto. Ankaŭ la postaj epokoj postlasis multe da materialo, ne nur el la Centra Oficejo de UEA, sed ankaŭ eksteraj kunlaborantoj. Tamen ĝi enhavas nur malmulton el medioj ekster UEA.
[redaktu] Aranĝo ekde 2005
En 2003 ĝis 2005 Ziko van Dijk laboris kiel arkivisto-bibliotekisto en UEA (Biblioteko Hector Hodler) kaj aranĝis la Arkivon. Ĝi nun troviĝas en pli ol 700 arkivskatoloj.