Ave Maria
El Vikipedio
Vidu ankaŭ Ave Maria (Florido)
Ave Maria (latine "Ave Maria") estas la plej populara preĝo al Sankta Maria. En Esperanto, oni nomas ĝin ankaŭ Saluton Maria aŭ Anĝela Saluto.
Jen la teksto:
Saluton Maria, gracoplena.
La Sinjoro estas kun vi.
Benata vi estas inter la virinoj,
kaj benata estas la frukto de via sino, Jesuo.
Sankta Maria, Dipatrino,
preĝu por ni pekuloj
nun kaj en la horo de nia morto.
Amen.
En la latina lingvo :
Ave Maria, gratia plena,
Dominus tecum.
Benedicta tu in mulieribus,
et benedictus fructus ventris tui, Iesus.
Sancta Maria, Mater Dei,
ora pro nobis peccatoribus,
nunc et in hora mortis nostrae.
Amen.
Tiu preĝo estas bazita sur la Biblio, la Evangelio laŭ Luko 1,28, en kiu la ĉefanĝelo Gabriel diras al Maria, "Saluton al vi la grace favorita, la Eternulo estas kun vi." (Tial la preĝo ankaŭ nomiĝas "la anĝela saluto".) Kaj poste, en Luko 1,42-43, Sankta Elizabeth diras al Maria: "Benata vi estas inter virinoj, kaj benata estas la frukto de via ventro. Kaj pro kio okazas al mi ĉi tio, ke la patrino de mia Sinjoro venas al mi?" (Tiu esprimo "la patrino de mia Sinjoro" samas al la "Dipatrino" de la preĝo).
La preĝo kreskis tra la jarcentoj de la simpla voko "Saluton, Maria" en la 5-a jarcento al la nuna formo de la 15-a jarcento. Ĝi estis popularigita per la rozario.
Multaj komponistoj bazis muzikan verkon sur ĉi tiu preĝo. Unu el la plej famaj kombinas melodion de Charles Gounod kun preludo de Johann Sebastian Bach. La samtitola kanto de Franz Schubert, aliflanke, ne havas la tekston de la preĝo sed poemon de Walter Scott, en germana traduko de Adam Storck.