Rozario
El Vikipedio
La rozario estas populara preĝo inter katolikoj kaj sanktuloj. Kvankam preĝado per globetaro inter katolikaj kaj ortodoksaj kristanoj estas tradicio antikva, la moderna katolika rozario, evoluinte ekde la 13-a jarcento, estis disvastigita de la dominikanoj en la jarcento 15-a. La jena artikolo pritraktas ĉi tiun rozarion.
La preĝo konsistas de parto voĉa kaj parto mensa:
Ĉi tio estas la esenca rozario, sed ĉiu lando kaj epoko variigas ĝin kun aldonaĵoj, precipe kun komencaj kaj finaj preĝoj.
Ekzemple, en la usona vario, oni diras (vidu la bildon ĉisupre):
la kruco (#1) krucosignas, dirante Signum Crucis
Symbolum Apostolorumglobeto (#2) globeto (#3) globeto (#4) globeto A globeto B meditas pri misteron
Pater Nosterglobeta dekopo A Ave Maria
kaj post la dek Ave-oj, unu Gloria Patrila agrafo la kruco (#1) krucosignas, dirante Signum Crucis
Post la Gloria Patri, iuj diras ankaŭ la O Bone Jesu, preĝo kiu devenas de la apero de Maria ĉe Fatima.
[redaktu] La Misteroj
Unuj preĝas ĉiujn misterojn po tago, aliaj nur unu po tago, sed pli tipe oni preĝas kvin misterojn (unu triono de la tuta rozario) po tago. Ĝis 2002, ekzistis nur 15 misteroj. La Kvin 'Lumajn' Misterojn inicis la Papo Johano Paŭlo la II-a en oktobro 2002, por festi la Jaron de la Rozario, oktobro 2002 ĝis oktobro 2003.
- La Kvin Ĝojaj Misteroj (preĝotaj lunde kaj dimanĉe)
- La Anunciacio - Gabrielo anoncas al Maria pri la naskota Jesuo
- La Vizitado - Maria vizitas Anan, ŝia kuzo kaj patrino de Johano la Baptisto
- La Naskiĝo - de Jesuo
- La Prezentado - de Jesuo al la Templo kiel la unuenaskito
- La Trovado - Maria kaj Jozefo trovas Jesuo en la Templo instruinta la skribistoj
- La Kvin Doloraj Misteroj (preĝotaj marte kaj vendrede)
- La Agonio - de Jesuo en la ĝardeno de Getsemane
- La Skurĝado - de Jesuo de la romiaj soldatoj
- La Kronado - kun krono de dornoj por moki Jesuon
- La Portado de la Kruco - de Jesuo al Golgotha
- La Krucumado - de Jesuo
- La Kvin Gloraj Misteroj (preĝotaj merkrede kaj sabate)
- La Releviĝo - de Jesuo el la mortintoj
- La Ĉieliro - Jesuo revenas al la ĉielo
- Pentekosto - Jesuo donas la Spiriton Sanktan al la disĉiploj
- La Ĉieliro de Maria - Maria iras al la ĉielo
- La Kronado de Maria - en la ĉielo
- La Kvin Lumaj Misteroj (preĝotaj ĵaŭde)
- La Bapto de Jesuo en la Jordana Rivero
- La Nuptofesto ĉe Kanao
- La Anonco de la Regno
- La Transfiguriĝo
- La Unua Eŭkaristo
[redaktu] Eksteraj ligiloj
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |