Bad Homburg
El Vikipedio
Blazono | Mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
Bad Homburg estas germana urbo en la sudo de la federacia lando Hesio. Ĝi apartenas al la subdistrikto Hochtaunus kaj al la administra distrikto Darmstadt.
Multloke en la urbocentro oni vidas, ke la urbo estis tre ŝatata banloko por nobeloj kaj riĉuloj dum la 19a kaj komenco de la 20a jarcento. Estas elegantaj hoteloj kaj kafejoj, tradicia kazino, granda parko kun ruse ortodoksa kapelo kaj tajlanda templo, aldone al kastelo kaj antaŭaj konstruaĵoj el la mezepoko.
Tre rekomendindas viziti la termobanejon Taunus-Therme, unu el la plej vizitataj tiaspecaj ripozejoj en la regiono: multaj saŭnoj, vaporbanejoj, naĝejoj kaj kromaj distrejoj troviĝas en loko dekorita laŭ ĉineca stilo ... nekutima dekoro por naĝejo.
[redaktu] Urbopartnerecoj
Bad Homburg havas ĝemelecojn kun jenaj urboj:
Bad Mondorf en Luksemburgio
Cabourg en Francio
Chur en Svisio
Dubrovnik en Kroatio
Exeter en Britio
Mariánské Lázně (germane Marienbad) en Ĉeĥio
Mayrhofen en Aŭstrio
Peterhof en Rusio
Terracina en Italio
Projektaj partnerecoj:
[redaktu] Ligoj
- paĝoj de la urbo, germanlingvaj
- paĝoj pri la Esperanto-Rondo de Frankfurto kaj la Regiono Rhein-Main
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.