Banano
El Vikipedio
Banano estas flava malrekta frukto multe poduktita en la tropikaj landoj. De sia sudorienta origino, la banano multe vojaĝis, ĝis atingi Afrikon, la insulojn de la Pacifiko kaj fine Sudamerikon. Ĉe multe da landoj, oni konsideras la bananon kiel esenca ero de la nutraĵaro.
La vorto "banano" devenas de la araba vorto por "fingro". En kelkaj lingvoj oni nomas la fruktaron de la bananujo "mano".
[redaktu] Priskribo
La banano nekontesteble viciĝas el la pli gravaj tropikaj fruktoj. Dum 1992 la tuta produktado estis 66 milionoj da tunoj : nur la produktado de citrusoj ĝin superis. La matura banano enhavas grandan kvanton de kalio kaj de sukero. La frukto estas tre energidona (375KJ/100g) kaj digestiĝebla pro sia eta grasa enteno. Tial ĝi estas plej ofte krude manĝita. En la bananplantejo oni plukas la bananojn kiam ili ankoraŭ verdas. Malpli fragilaj ol la maturaj fruktoj, ili povas plibone elteni la transportadon. La bananoj tuj veturas al distribucentroj (eksportmerkatoj) kie la maturado estas kelkfoje plirapidiga per aldono de eteno. Naturkondiĉe tiu karbonhidrogeno estas farita de la planto mem.
[redaktu] La planto
Kvankam la bananujo povas atingi grandan alton (9m), ĝi ne estas arbo. Ĝi efective ne produktas lignan trunkon. La pseŭdotrunko estas reale formita el la petioloj de la folioj. Tiuj ĉi interplektiĝis kaj fariĝas portanta strukturo, kiel falsa trunko. La petioloj havas extremaĵe grandan foliplaton kaj ĉe la centro medianan nervuron. La folioj povas atingi 4m longe kaj 1m larĝe. La tigo de la bananujo estas tre mallonga kaj tute subtera. Ĝi aperas sur rizomo, kiu periode produktas novajn tigojn. La rizomo portas gravan amason de longaj kaj maldikaj radikoj, kiu kreskas sub la tero.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.inibap.org
- http://www.dagbladet.no/dinside/2000/05/13/223053.html
- http://www.hort.purdue.edu/newcrop/morton/banana.html
- http://www.crfg.org/pubs/ff/banana.html