Beringa Markolo
El Vikipedio
La Beringa Strato estas markolo inter la plej orienta punkto de la azia kaj la plej okcidenta de la amerika kontinento, vasta ĉ. 85 km, kaj profunda 30-50 m.
Ĉi-markolo interkonektas la Ĉukĉan Maron (parton de la Nordpolusa Maro) en la nordo kaj la Beringan Maron (parto de la pacifiko) en la sudo. Ĝi estas nomata laŭ Vitus Bering, dana eksploristo, kiu transvojaĝis la markolon en 1728.
La Diomeda Insularo troviĝas rekte en la mezo de la Beringa Strato.
Oni proponis konstruadon de ponto trans la Beringa Strato inter Alasko kaj Siberio (laŭ iuj nomata Interkontinenta Paca Ponto), kaj, alternative, de tunelo sub la markolo.
Dum la glaciaj epokoj, la areo de la markolo estis terponto konata kiel Beringa Tera Ponto aŭ Beringio.