Bernhard Eichkorn
El Vikipedio
Bernhard EICHKORN [Ajĥkorn] estas germana katolika pastro kaj esperantisto. Li naskiĝis la 22-an de marto 1934 en vilaĝo Bettmaringen, kiu nun apartenas al Stühlingen, ĉe la germana landlimo al Svislando. Li vizitis la Heinrich-Suso-Gimnazion en Konstanz de 1948 ĝis 1955. Poste li studis de 1955 ĝis 1960 katolikan teologion (kaj iom da historio kaj psikologio) precipe en Freiburg (Breisgau), sed ankaŭ je 1957/58 du semestrojn en Munkeno kaj la finan jaron en la porsacerdota studseminario en St. Peter (Schwarzwald). Je 1960 li estis ordinita kiel sacerdoto de la ĉefepiskopejo Freiburg (Breisgau). Post mallonga deĵoro en Weil am Rhein li estis vikario de 1961 ĝis 1964 en la paroĥo St. Martin en Karlsruhe kaj poste ĝis 1967 en St. Konrad en Villingen. En 1967 li fariĝis pastro en la paroĥo Unterkirnach. Aldone li laboris kiel junulara animzorganto de la dekanujo Villingen kaj kiel regiona animzorganto de CAJ (Christliche Arbeiter-Jugend), ĝis en 1972 li fariĝis Regionaldekan (Regiona Dekano) en la distrikto Schwarzwald-Baar kaj krome kiel honor-ofica Kreisjugendpfleger (subdistrikta zorganto pri junularaj aferoj). En 1980 li fariĝis pastro de la paroĥo St. Martin en Meßkirch kaj dekano de la dekanujo Meßkirch. En 1988 li revenis al Villingen (intertempe Villingen-Schwenningen) kaj fariĝis pastro de la paroĥo St. Fidelis. Je la 31-a de decembro 2003 li pensiiĝis.
Jam ĉirkaŭ 1950 li renkontis Esperanton en Konstanz okaze de prelego de Coudenhove-Kalergi. En 1975 li lernis Esperanton pro malsukceso kun sia abituria Franca dum junulara renkontiĝo en Francio. Li kunlaboras en Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), precipe pri ekumenaj demandoj, kaj kun Adolf Burkhardt li revivigis la Ekumenan Komisionon fonditan post la 1-a Ekumena Esperanto-Kongreso en 1968 en Limburg ĉe Lahn. En tiu komisiono li ĝis nun laboras. Li kunfondis Baden-Virtembergan Esperanto-Ligon BAVELO, la regionan societon de Germana Esperanto-Asocio (GEA), kie li laboras kiel afergvidanto en la BAVELO-estraro.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Bernhard-Eichkorn.de - la retpaĝaro de Bernhard Eichkorn kun parto en esperanto