Freiburg
El Vikipedio
Blazono | Mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
Freiburg, esperantlingve Frajburgo, estas post Stutgarto, Mannheim kaj Karlsruhe la kvara plej granda urbo de Baden-Virtembergo (la sudokcidento de Germanio) kaj la plej suda urbego de Germanio.
La plej proksimaj urbegoj estas Mulhouse en Francio kaj Bazelo en Svisio, 60 kilometrojn sude, Zuriko en Svisio, 86 kilometrojn sudoriente, Strasburgo en Francio, 85 kilometrojn nordoriente, kaj Karlsruhe, 140 km norde.
En la urbo vivas 210.000 enloĝantoj, inter ili pli-malpli 30.000 gestudentoj de la universitato Albert Ludwig kaj de pluraj altlernejoj.
- Situo: 47° 59’ 43" NO, 7° 51’ 11" OR
- Loĝantaro: 208 294 (2001)
- Areo: 15 306 hektaroj
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
[redaktu] Partneraj urboj
Besançon en Francio ekde 1959
Innsbruck en Aŭstrio ekde 1963
Padova in Italio ekde 1967
Guildford en Britio ekde 1979
Madison (Wisconsin) en Usono ekde 1987
Matsujamo en Japanio ekde 1988
Lvivo en Ukrainio ekde 1989
Granada en Hispanio ekde 1991
Esfahano en Irano ekde 2000
[redaktu] Ligoj
paĝoj de la urbo, germanlingvaj
fotoj de la urbo
bildoj kaj informoj historiaj, germanlingvaj
Ligo al la Freiburga Esperanto-grupo
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Friburgo en Svislando