Blender
El Vikipedio
Blender | |
---|---|
3dimensia modelilo kaj animaciilo
|
|
Programisto: | Vikio de Blender por programistoj |
Lasta Versio: | 2.42a (je la 2006-07-25) |
Operaciumo: | FreeBSD, Linukso, Mac OS X, SGI Irix 6.5, Sun Solaris 2.8 (sparc), Vindozo |
Tipo: | 3dimensia grafiko |
Kopirajto: | GPL (libera programaro) |
TTT-ejo: | www.blender3d.org |
Blender — programo por 3-dimensia modelado. Ĝi enhavas ilojn por modeli, animacii, rastrumigi, krei filmojn kaj komputilajn ludojn. La programo estas libera programo kaj vi povas disvastigi ĝn laŭ kondiĉoj de Publika permesilo de GNU.
Unua menciinda kvalito de Blender estas malgranda amplekso. Post instalado Blender okupigas ĉirkau 10 mb, sed tio ne signifas, ke la programo estas simpla aŭ malmultfunkcia.
[redaktu] Eblecoj
- Geometriaj primitivoj: plurangulaj modeloj, sistemo de rapida modelado per multfoja divido de surfaco, kurboj de Bizje, NURBS surfacoj, , metagloboj, verktoraj tiparoj ktp.
- Universalaj mekanismoj de rastrumado kaj subteno de YafRay rastrumigilo.
- Animaciiloj: armatura (skeleto) kaj reta deformado, ŝlosil-framoj, nelineara animaciado, tempolinio, vertica ŝarĝado, premado, dinamika de molaj objektoj, dinamika de likvaĵoj, dinamiko de duraj objektoj, interago de objektoj, , sitstemo por modeli hararon per partikloj.
- Python estas interna skripta lingvo kaj vi povas krei per ĝi novajn ilojn por Blender kaj komputilajn ludojn.
- Sistemo por krei filmetojn kaj regi sonon.