Boris Pasternak
El Vikipedio
Boris Leonidoviĉ PASTERNAK (naskiĝis la 10-an de februaro, 1890, mortis la 30-an de majo, 1960) estis rusa verkisto, al kiu estis premiita la Premion Nobel de Literaturo en 1958.
Pasternak naskiĝis en Moskvo. Li intencis fariĝi komponisto kaj ekstudis muzikon, sed ŝanĝis al filozofio, kiun li studis en Moskvo kaj Marburg. Sian literaturan karieron li komencis per liriko. Li rapide famiĝis, sed lia politika sinteno, kiu ne klare kaj laŭte subtenis la sovetan sistemon, igis la stalinismajn regantojn malpermesi al li la publikigon. Dum la 1930-aj kaj 40-aj jaroj Pasternak ĉefe tradukis, inter alie verkojn de Rilke, Ŝekspiro kaj Goethe.
Lia plej konata verko, la romano Dottor Zivago ("Doktoro Ĵivago") publikiĝis en 1957 en la itala lingvo. Ĝi tuj famiĝis en la tuta mondo, sed nur en la jaro 1988 oni rajtis eldoni ĝin en Sovetunio. En 1958 Pasternak gajnis la Premion Nobel de Literaturo, kiun li unue akceptis, sed finfine redonis pro premo de la komunisma registaro. Pasternak mortis en 1960 en Peredelkino apud Moskvo.
[redaktu] Listo de verkoj
- Sestra moja - Ĵizn. Leto 1917 goda (1922)
- Pisma iz Tuly (1922)
- Detstvo Ljuvers (1922)
- Devjatsot pjatj god (1926)
- Lejtenant Ŝmidt (1926/27)
- Ochrannaja gramota (1929)
- Dottor Zivago (1957)
Jeno aperis en Esperanto:
- Post ŝtormo : poemoj 1955-9 / Boris Pasternak. [Kris Long, kiu elrusigis]. - [Bracknell: Long, 1981]. - 35 p.
- "Doktoro Ĵivago": poemoj / Boris Pasternak; Kris Long [trad.]. - Chapec?: Fonto, 1992. - 80 p. - (Fonto-Kajeroj ; 11)