Charleroi
El Vikipedio
Mapo de la komunumoj en la provinco |
---|
![]() |
Bazaj informoj |
provinco: Henegovio |
geografia situo: 50°24'N; 4°26'E Mapo |
areo: 103 km² |
loĝantoj: 200.983 (2004-07-01) |
loĝdenso: 1951 loĝantoj/km² |
horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) |
poŝtkodo: 6000 |
Charleroi (france [ŝARl'rva] aŭ valone [tchålerwè], en Esperanto Karloreĝo) estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en 1825.
La municipo havas loĝantaron de ĉirkaŭ 500 000. Ĝi estas la kvara plej granda urbo en Belgio kaj la plej granda en Valonio. La loĝantoj estas nomataj Carolorégiens.
La municipo estas precipe industria areo: feraj kaj ŝtalaj, vitraj, kaj kemiaj fabrikejoj kaj elektro-inĝenieraj firmaoj. Charleroi estis en la centro de vasta karba baseno kun la nomo Pays noir (Nigra lando). La karbominejoj estas fermitaj sed estas ankoraŭ multaj skoriamasoj ĉirkaŭ la urbo.
Meze de la cirkla placo de la urbo troviĝas statuo de la Marsupilami, bildliteratura rolulo de la fama bildstria verkisto belga André Franquin.
[redaktu] Historio
Origine la urbo estis malgranda urbeto, kiu nomiĝis Charnoy. En 1666 Hispanoj konstruis fortreson tie. La fortreso estis nomata Charleroy honore al la infanreĝo Karlo la 2-a.
[redaktu] Ekstera ligilo
Oficiala retejo de la komunumo (france)
|
![]() |
---|---|
Aiseau-Presles | Anderlues | Antoing | Ath | Beaumont | Beloeil | Bernissart | Binche | Boussu | Braine-le-Comte | Brugelette | Brunehaut | Celles | Chapelle-lez-Herlaimont | Charleroi | Châtelet | Chièvres | Chimay | Colfontaine | Comines-Warneton | Courcelles | Dour | Ecaussinnes | Ellezelles | Enghien | Erquelinnes | Estaimpuis | Estinnes | Farciennes | Fleurus | Flobecq | Fontaine-l'Evêque | Frameries | Frasnes-lez-Anvaing | Froidchapelle | Gerpinnes | Ham-sur-Heure-Nalinnes | Hensies | Honnelles | Jurbise | La Louvière | Le Roeulx | Lens | Les Bons Villers | Lessines | Leuze-en-Hainaut | Lobbes | Manage | Merbes-le-Château | Momignies | Mons | Mont-de-l'Enclus | Montigny-le-Tilleul | Morlanwelz | Muskrono | Pecq | Péruwelz | Pont-à-Celles | Quaregnon | Quévy | Quiévrain | Rumes | Saint-Ghislain | Seneffe | Silly | Sivry-Rance | Soignies | Thuin | Tournai |
|
Belgio | Provincoj |