Charles Baudelaire
El Vikipedio
Charles Baudelaire | |
---|---|
Franca verkisto kaj poeto | |
Naskiĝo | 9-a de aprilo 1821 Parizo, Francilio, Francio |
Morto | 31-a de aŭgusto 1867 Parizo, Francilio, Francio |
Vidu ankaŭ biografian portalon |
Charles Pierre BAUDELAIRE estis franca poeto vivanta dum la 19-a jarcento.
Lia stilo kaj la elekto de liaj temoj estis ofte riproĉataj. Baudelaire estis komprenata sole de kelkiuj similuloj. En Le Figaro de la 5 julio 1857, Gustave Bourdin kontraŭstaris dum la eliro de la Floroj de la Malbono(Les Fleurs du Mal estas la ĉefa poemaro de Baudelaire): "Estas temperoj kiam oni dudas pri la mensa farto de la Sinjoro Baudelaire, kaj estas temperoj kiam oni ne plu dudas: estas plejparte la rediro monotona kaj antaŭpensita pri la samaj temoj, la samaj pensoj. Tie la abomeneco sin miksas kun la malnobleco; la naŭzeteco kun la fieco..."
Oni ofte rigardas lin kiel la plej grava franclingva poeto de la 19-a jarcento, eĉ komparata kun Victor Hugo.
Tra sia verko, Baudelaire provis je teksi kaj je elmontri la kunligoj inter la malbono kaj la beleco, la violento kaj la volupto (Une martyre). Paralele al poemoj gravaj (Semper Eadem) aŭ tiuepoke skandalindaj (Delphine et Hyppolite), li esprimis la melankolion (Moesta et errabunda) kaj la envio je alilokeco (L'invitation au voyage).
[redaktu] En Esperanto aperis
- Invito por vojaĝo. Tradukis Kálmán Kalocsay. En: Literaturo Mondo, oktobro 1922, paĝo 5.
- La floroj de l' malbono (Les fleurs du mal). La defalaĵoj (Les Épaves). La Laguna: Régulo, 1957. 398 paĝoj. (Stafeto 8–9.)
- La fremdulo. Tradukis A. Nurak (tio estas Gaston Waringhien). En: Nica Literatura Revuo 3/2, 1957, paĝoj 58–59.
- La celo de la poezio. Tradukis André Albault. En: Nica Literatura Revuo 4/2, 1958, paĝoj 49–50.
- La spleno de Parizo (Le Spleen de Paris). Tradukis Paul LOBUT. Kopenhago: Koko, 1967. 122 paĝoj. (Serio Oriento-Okcidento 8.)
- Epigrafo de kondamnita libro. La homo kaj la maro. La albatro (L'Albatros). Interrespondoj. Moesta et errabunda. La balkono. Babilo. Tradukis Kalocsay Kálmán. En: Tutmonda sonoro, 1981, volumo 2, paĝoj 457–461.
- Ekzota parfumo (Parfum exotique). Tradukis Gaston Waringhien. En: Nova Esperanta krestomatio, 1991, paĝoj 456–457.
- La Kato (Le Chat).
[redaktu] Ekstera ligilo
- Baudelaire - liaj vivo kaj verko (france)
- Œuvres de Baudelaire: textes avec concordances et liste de fréquence