Serio Oriento-Okcidento
El Vikipedio
Literaturo - Esperantlingva literaturo
Serio Oriento-Okcidento estas eldonserio kiu celas kontribui al la Programo de Unesko por Reciproka Studo kaj Aprezado de Kulturoj. En la serio aperas verkoj aparte gravaj kaj reprezentaj de la nacilingvaj literaturoj de diversaj landoj en la Okcidento kaj Oriento. Diversaj eldonejoj kontribuas iom post iom al la Serio; ĉiu eldonas nur unu aŭ plurajn librojn laŭ siaj bontrovo, eblecoj kaj financa respondeco. La verkojn aprobas por la Serio la Estraro de Universala Esperanto-Asocio laŭ la propono de la koncerna eldonejo, sed UEA ne havas financan respondecon.
Enhavo |
[redaktu] Teĥnikaj kondiĉoj
- Amplekso: Normale ĉiuj verkoj en la Serio ampleksas minimume 100 presitajn paĝojn.
- Lingvo: La lingva kvalito de la traduko devas esti garantiita.
- Enkonduko: Ĉiu volumo devas enhavi mallongan klarigon pri la celoj de la Serio. Tiu klarigo povas ankaŭ aperi en pli longa enkonduko de la Prezidanto de UEA aŭ de plia persono tiucele elektita de la Estraro.
- Teĥnikaj detaloj: La formatado, kompost-areo kaj litertipoj estu kiel eble plej similaj al tiuj de la ĝisnunaj volumoj en la Serio: formato 21 x 15 cm, kompost-area 162 x 100 mm, literoj 9- aŭ 10-punktaj.
- Sur la titolpaĝoj aperu la teksto: "Serio Oriento-Okcidento, n-ro... Sub Aŭspicio de UEA en Operaciaj Rilatoj kun Unesko". Pri la laŭvica numero indikenda informos la Ĝenerala Direktoro de UEA.
- Eldonkvanto: La eldonkvanto devas esti fiksita interkonsente kun la Ĝenerala Direktoro de UEA.
- Parto de la eldonkvanto estu fortike (aŭ malmole) bindita.
- La CO de UEA ricevas de la eldonito tuj post la apero 5 binditajn ekzemplerojn por la Biblioteko Hodler kaj por reprezentaj celoj (i.a. Biblioteko de Unesko).
[redaktu] Numeroj de la Serio
- Malsata ŝtono de Rabindranath Tagore
- Rakontoj de Oogai de OOGAI Mori
- La naŭzo de Jean-Paul Sartre
- Kalevala kompilis Elias Lönnrot
- Martín Fierro de José Hernández
- La tragedio de Reĝo Lear de William Shakespeare
- Kvin virinoj de amoro de Saikaku Ihara
- La spleno de Parizo de Charles Baudelaire
- El la vivo de Syunkin de Zyunitiro Tanizaki
- La Nobla Korano
- Neĝa lando de Kawabata Yasunari
- Je la flanko de la profeto de Italo Chiussi
- Brand de Henrik Ibsen
- La Luziadoj de Luiz Vaz de Camões
- Elektitaj fabloj de Ivan A. Krilov
- La sonetoj de William Shakespeare
- Tutmonda sonoro de Kálmán Kalocsay
- Elpafu la sagon de Tibor Sekelj
- La suferoj de la juna Werther de Johann Wolfgang von Goethe
- Loulan kaj Fremdregionano de Yasushi Inoue
- Montara vilaĝo de YEH Chun-Chan
- Sinjoro Tadeo de Adam Mickiewicz
- Sanga nupto kaj La domo de Bernarda Alba de Federico García Lorca
- Laŭdo de l' stulteco de Erasmo de Roterdamo
- Aŭstralia antologio, redaktis Alan Towsey
- La majstro kaj Margarita de Miĥail Bulgakov
- Cent jaroj da soleco de Gabriel García Márquez
- Krimo kaj puno de Fjodor Dostojevskij
- Klera edzino de Upendronath Gangopadhae
- Antologio Latina, kompilis Gerrit Berveling
- La metamorfozo de Franz Kafka
- Malvivaj animoj de Nikolaj Gogol
- La lada tambureto de Günter Grass
- La libro de la mirindaĵoj de Marko Polo
- Ĉe akvorando, tradukis Laŭlum
- La Dharmo-pado, sankta skribaĵo de Budhismo
- Sensorteco de Imre Kertész El la hungara trad. István Ertl. 2003
- Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito de Jaroslav Hašek, tradukis Vladimír Váňa, eldonis KAVA-PECH
- Leteroj de Paŭlo kaj lia Skolo. El la helena trad. Gerrit Berveling. 2004
- Eŭgeno Onegin de Aleksandr Puŝkin, tradukis Valentin Melnikov, eldonis Sezonoj
- La Gefianĉoj de Alessandro Manzoni, tradukis Battista Cadei
- La Princo de Niccolò Machiavelli, tradukis Carlo Minnaja
[redaktu] Sen numero:
- La Dia Komedio de Dante Alighieri
- Aniaro de Harry Martinson
- Biblio tradukita de L.L. Zamenhof (Malnova Testamento), Gerrit Berveling (Duakanonaj Libroj), kaj Anglikana Komitato (Nova Testamento), eldonis KAVA-PECH