Damasko
El Vikipedio
Damasko, arabe: دمشق aŭ دمشق الشام [dimaŝq (al-ŝam)], estas la ĉefurbo de Sirio kaj la plej granda kaj grava urbo de Sirio. Laŭ Nova testamento, Sankta Paŭlo estas sur la strato al Damasko, kiam li havis vizion, blindiĝis kaj pro tio kristaniĝis. Damasko estis la ĉefurbo de Islama Imperio de Umajidoj kaj estas grava pri ambaŭ Kristana kaj Islama fidoj.
- Koordinatoj: 33° 30' N, 36° 18' E Mapo
- horzono: GMT+2h
- loĝantaro: pli ol 2 milionoj (3 milionoj en la aglomeraĵo en 2003)
[redaktu] Historiaj monumentoj:
- Domo de Ananias
- Omajida Hammajad-Moskeo
- Tombo de Saladino
[redaktu] Historio
Ĝi estas unu el la plej frue menciita urbo ekzemple en la Biblio (Genezo).
Unue egipta posedaĵo, la urbo sinsekve apartenis al la reĝlando de Davido, iĝis ĉefurbo de la aramea reĝlando, estis konkerita de la Asirianoj, la Persoj, Aleksandro la Granda, la Seleŭkidoj kaj la Romianoj.
En 635, la urbo estas kaptita de la Araboj kiuj igis ĝin sia ĉefurbo notinde dum la dinastio de la Umajidoj de 661 ĝis 750.
La urbon vane sieĝis la kristanaj krucmilitistoj, sed estis detruita de la Mongoloj en 1401.
Ĝi apartenis al la Osmanida imperio de 1516 ĝis 1918. Ĝi poste estis okupata de la francoj en 1920, ĝis sendependiĝo de Sirio en 1946.