Drosero
El Vikipedio
Drosero (sunroso) estas genro de karnovoraj plantoj, kiuj vivas en medioj malriĉaj je bazaj nutrosubstancoj (aparte je nitrogeno) kiel ekzemple pluv-marĉoj aŭ sablaj grundoj. Droseroj prizorgas la bezonatan nitrogenon per kaptado kaj digestado de bestoj, aparte: insektoj.
La genro drosero havas pli ol 100 speciojn, ili vivas en ĉiuj kontinentoj krom Antarktiko kaj estas aparte multnombraj en Aŭstralio (kontinento). En Eŭropo vivas nur tri drosero-specioj: rond- kaj longfolia kaj meza sunroso (D. rotundifolia, anglica kaj intermedia), ĉiuj listigitaj kiel protektendaj specioj.
Enhavo |
[redaktu] La kaptilo de "sun-roso"
Kaj la botanika nomo drosero (el greka δρόσος drosos = „roso, rosguto“) kaj la kutima nomo "sunroso" venas el la brilo de la multnombraj gutoj de glandsekreciaĵo pinte de la tentakloj, kiuj aspektas kiel frumatenaj rosgutoj. Tiuj tipaj gutoj fakte estas la esenca parto de la drosera insektkaptilo.
Sur la folioj troviĝas multaj tentakloj kun la karakterizaj glutoj. La gutoj aspektas kiel roso, sed fakte konsistas el glua mukeca sekreciaĵo, kiu allogas bestetojn, ĉefe insektojn.
Bestetoj tuŝas la gutojn kaj gluiĝas. Ju pli ĝi baraktas por liberiĝi, des pli da apudaj tentakloj moviĝas al la kaptaĵo. Kelkaj droseroj eĉ posedas faldeblajn foliojn: la drosero kaba povas faldiĝi je 180° kaj tiel enŝlosi la kaptaĵon. Enzimoj en la guto komencas digesti la kaptitan besteton, dum aliaj glandoj ĉe la bazo de la tentakloj sekrecias enzimojn por sorbi la nutrajn substancojn.
[redaktu] Endanĝerigo
Eŭropo: Protektita estas drosero en Aŭstrio, Bulgario, Finnlando, Francio, Germanio, Hungario, Svisio. - La plej granda danĝero por la eŭropaj specioj estis la homa uzado de ilia biotopo marĉo per sekigo kaj forfosado de la torfo. Tiel en multaj regionoj perdiĝis grandaj areoj da marĉo kaj kune kun ili la droseroj. Ne sukcesis provoj, rehejmigi droseron en marĉoj, kie ĝi perdiĝis.
En Sudafriko kaj Aŭstralio la ĉefdanĝero estas la disvastiĝo de loĝkvartaloj kaj la sekigo por krei agrikulturajn areojn.
En Madagaskaro la ĉefdanĝero estas la kolektado de droseroj por eksporti ilin kiel ekzotikaĵoj por eŭropaj loĝĉambroj (jare 10-200 milionoj!).
[redaktu] Vidu ankaŭ
speciprotekto. naturprotekto. endanĝeritaj specioj. ruĝa listo. protektendaj specioj.
[redaktu] Literaturo
Darwin, Charles: Insectivorous Plants, 1875
[redaktu] Weblinks
Al ĉi-tiu artikolo ankoraŭ mankas la tabelo pri la biologia klasado. Vidu je Betulo aŭ Kvokao por ekzemploj.