Edmund Stoiber
El Vikipedio
Edmund Rüdiger STOIBER (nask. la 28-an de septembro 1941 en Oberaudorf, distrikto Rosenheim) estas germana politikisto. Li estas ekde 1993 ministro-prezidanto de Bavario kaj ekde 1999 prezidanto de la Kristan-Sociala Unio en Bavario (CSU).
En 2002 la partioj CDU kaj CSU nomumis Stoiber kanceliera kandidato, sed mankis al li kelkaj miloj da voĉoj por venki kontraŭ Gerhard Schröder.
En 2005 Stoiber intencis fariĝi federacia ministro pri ekonomio kaj teknologio, sed retiriĝis kelkajn semajnojn antaŭ la planita nomumo.