Emílio Garrastazú Médici
El Vikipedio
Emílio GARRASTAZU MÉDICI estis militisto, diktatoro de Brazilo (1969-1974), naskiĝis en Bagé la 4-an de decembro 1905 kaj mortis en Rio-de-Ĵanejro, la 9-an de oktobro 1987.
Médici estis instruisto de militaj lernejoj. En 1964 li estis nomita milita ataŝeo en Usono, kaj en 1967 fariĝis ĉefo de Brazila sekreta polico. En 1969, li fariĝis komandanto de la 3-a Terarmeo. Trudita kiel prezidento post la morto de Costa e Silva, li regis ekde la 30-a de oktobro 1969 ĝis la 15-a de marto 1974. Lia regperiodo estas nomita "la nigraj jaroj de diktatoreco".
La Generalo Emílio Garrastazu Medici tre uzis propagandon. En tiu periodo oni kreis la moton "Brazilo, amu ĝin aŭ foriru ĝin". Li ankaŭ trudis Filinto Müller kiel prezidanto de parlamento, kiu, en tiu periodo, fakte ne funkciis.
En tiu periodo okazis la "Brazila Miraklo", t. e., granda ekonomia kresko kaj gigantaj registaraj projektoj ( ekz. vojo Transamazônica kaj Ponto Rio-Niterói).
En tiu periodo, centoj da homoj, ĉefe komunistoj estis arestitaj, torturitaj kaj mortigitaj.
Post eliri prezidanteco, li partoprenis movadon por ke militista diktaturo finos nur en jaro 2000 kaj kontraŭis la amnestion farita de João Baptista Figueiredo al opoziciistoj. Nur post lia morto en 1987 oni povis certigi pri la eliro de militistoj de politika vivo.