Erasmo
El Vikipedio
Humanismo - Pedagogio - Latina lingvo - Filozofio
Erasmo, pli precize Erasmo de Roterdamo (lat. Desiderius Erasmus, propranome Gerhard Gerhards) (naskiĝis la 28-an de oktobro 1465 aŭ 1467 - mortis la 12-an de julio 1536) estis nederlanda pensulo, sciencisto kaj verkisto, la plej granda renesanca humanisto.
Li travojaĝis la tutan Eŭropon, fine li ekloĝis en Basel. Lia verkado estis kritika - li kritikis tekstojn, homojn, kulturojn, ekleziojn, societojn -, korespondis kun gravuloj de sia epoko. Li inklinis al reformo de la eklezio, sed ne al Reformacio, ne al kreado de novaj eklezioj. Literature li famiĝis per sia latinlingva Laŭdo de l' stulteco, verko satire sarkasma, kiel jam sufloras la titolo mem. Grava estis lia kritika eldono de Nova testamento. Lia doktrino estas konata kiel Erasmismo.
[redaktu] Verkoj
Adagia (Proverboj, 1500) Moriae enconium, id estas Stultiae laus (Laŭdo de l' stulteco, 1509) Colloquia familiaria (Familiaraj interparoloj, 1525)
[redaktu] En Esperanto aperis
- Laŭdo de l' stulteco (tr. Gerrit Berveling, 1988); ankaŭ aperinta en la Serio Oriento-Okcidento de UEA
- Familiaraj dialogoj (parto en Germana antologio)