Fablo
El Vikipedio
Literaturo > Fablo
Fablo estas rakonto, plejofte versa, en kiu agas kaj parolas bestoj aŭ objektoj, kaj per kiu oni prezentas moralinstruon, ordinare formulitan komence aŭ fine.
Konataj fablistoj estas:
Ezopo - Fedro - Johano de La Fonteno - Krilov - S.S.Orbeliani
En Esperanto aperis inter alie jenaj kolektoj de fabloj:
- 111 fabloj/ 1979. I.A. Krilov. Trad.: S. Rublov.
- Fabloj/ 1985. Gotthold Ephraim Lessing. Trad. Reinhard Haupenthal.
- Cent ĉinaj fabloj / 1999. Komp. GAO Jingmin. Trad. YU Tao ; WANG Lihua