Fatah
El Vikipedio
Al-Fatah (arabe: الفتح, la Venko) estas politika partio en la Palestina Aŭtonomio. La nomo estas akronimo por Harakat at-Tahrir al-Filastini (Movado por liberigo de Palestino), sed ties mallongigo (hataf) havas negativan nuancon en la araba lingvo, tiel ili uzis la inversan mallongigan vortordon.
La organizaĵo celis longtempe detruon de Israelo kaj establon de palestina ŝtato per batalaj metodoj. Ĝi uzis teroristajn metodojn.
Fatah estis la plej forta frakcio de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino. Politike, ĝi estas burĝa-konservativa partio, kiu diferencigas sin de la islamismo kaj de marksismo, sed ĝi aniĝas en Socialista Internacio.
En la 2000-aj jaroj, ĝi jam kliniĝas rekoni Israelon, se Israelo rekonas la Palestinan ŝtaton kun certaj kondiĉoj (limoj de 1967, liberigo de kaptitoj ktp.)
[redaktu] Historio
Ĝi estis fondita kiel sendependa organizo la 10-an de oktobro de 1959 kiel gerila organizo fare de Jaser Arafat, Salah Ĉalaf, Chalil Wasir kaj Faruk Kadumi en Kuvajto. Ekde 1964, la organizo komencis armitan batalon kontraŭ Israelo dum kiu mortis ambaŭflanke centoj da homoj (pinto de la batalo estis 1967-68).
La bazloko de la organizo estis komence Jordanio, poste Libano (ĝis 1982), poste la organizo estis dislokita en diversajn arabajn landojn. En 1994 la baza sidejo revenis al la palestinaj teritorioj.
Sub gvido de Jaser Arafat, la organizo estis la gvida politika forto en la nova aŭtonomio de Palestino. Tamen, komence de 2006, la partio malvenkis en la parlamentaj balotoj, kaj la majoritaton akiris la islamista Hamas. Laŭ diversaj informoj, la usona registaro kaŝe donis 2 milionojn da usonaj dolaroj por Fatah kontraŭ Hamas, sed tamen la permonaj bonfaraj agadoj (arboplantado, stratbalao, ekipo per komputiloj ktp.) ne helpis venkon de Fatah.
[redaktu] Apogo de Israelo
Pro la parlamenta venko de politike ekstre Hamas, eĉ Israelo komencis apogi la Fatah-on. La 27-an de decembro 2006 alvenis tra Egiptio eĉ amaso de armiloj por Fatah, tra Israela teritorio, tra trapasejo Kerem Shalom. Tion kapjesis la israela registaro. Fatah ricevis dumil da AK-47, dudekmil da patroĉujo kaj du milionojn da kugloj.