Fiesole
El Vikipedio
Fiesole estas komunumo de Italio. Ĝi situas ĉirkaŭ 10km de Florenco. Ĝia historio entenas plurajn periodojn:
- la ŝtonaĝo
- la etruska
- la romia
En la muzeo troviĝas multaj objektoj de ĉiuj tiuj aĝoj. Oriente de la muzeo troviĝas granda tereno kun
- teatro romia por ĉirkaŭ 3000 spektantoj. Ĝi estas ankaŭ nun uzata.
- granda banejo romia
- templo romia sur bazo etruska
- la granda etruska muro
[redaktu] Demando:
Fiesole situas sur monteto ĉirkaŭ 300 m alta, alte super la ĉirkaŭaĵo. Kiamaniere estis provizita la akvo por la urbo kaj la banejo? Kutime, ekzemple en Romo, Nimes, Kolonjo kaj multaj aliaj urboj, la akvo estis provizita de pli altaj regionoj proksimaj per akveduktoj. Sed proksime de Fiesole ne estas videbla pli alta monto.
Fiesole | |
![]() |
|
Regiono: | ![]() |
---|---|
Provinco: | ![]() |
Koordinatoj: | 43° 48' N, 11° 18' E Mapo |
Alto super marnivelo: | 295 m |
Areo, km2: | 42 (2005) |
Loĝantaro: | 14278 (31-12-04) |
Loĝdenso, 1/km2: | 337 (2005) |
Subdividaĵoj: | Pian di San Bartolo, Pian del Mugnone, Caldine (2005) |
Najbaraj komunumoj: | Bagno a Ripoli, Borgo San Lorenzo, Firenze, Pontassieve, Sesto Fiorentino, Vaglia (2005) |
Sankta patrono: | San Romolo |
Festa tago: | 6-a de julio (2005) |
Nomo de loĝantoj: | fiesolani |
Poŝtkodo: | 50014 (2005) |
Imposta kodo: | D575 (2005) |
Kodo laŭ ISTAT: | 048015 (2005) |
Telefona prefikso: | 055 (2005) |
Retpaĝo: | http://www.comune.fiesole.fi.it/ |