Flamenko
El Vikipedio
Flamenko estas la nomo de muziko, kantado kaj danco tipaj de Andaluzio.
[redaktu] Deveno de la nomo
Unu teorio asertas ke flamenko dankas sian nomon al flandroj. En la hispana lingvo, la adjektivo "flandra" estas "flamenco". En Hispanujo, dum la 13a jarcento, oni uzis tiun adjektivon por ruĝvizaĝuloj, ĉar flandroj estis la prototipo de loĝantoj de nordaj landoj. Poste la sama adjektivo donis nomon al la rozkolora birdo flamengo (aŭ fenikoptero; hispane "flamenco"). Simile ĝi utilis por rozvizaĝaj virinoj, pro kio ĝia signifo transiris al tiu de "bel-aspekta, gracia" kaj, laŭvice, "eleganta, distinginda", "defia" kaj, fine, "ciganeca", kio aplikiĝis al tiu tipo de muziko, kantado kaj danco (laŭ la etimologia vortaro de la hispana de José Corominas).
Laŭ alia teorio ĝi devenus el arabaj vortoj signifantaj "kanto de kamparanoj".
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Kategorioj: Ĝermo | Danco | Muziko