Franz Jonas
El Vikipedio
Franz JONAS (naskiĝis la 4-an de oktobro 1899 en Vieno - mortis la 24-an de aprilo 1974) estis prezidanto de Aŭstrio kaj esperantisto.
Li estis de ĉeĥa deveno. Lia patro Josef Jonáš estis agrokultura laboristo, kiu en 1895 foriris el la naska vilaĝo Kamenice apud Jihlava, ekloĝis en Floridsdorf, kiu en 1905 fariĝis parto de Vieno. Li laboris en ŝraŭbejo ĉe la konstruado de kluzo apud Nussdorf. Li edziĝis al Kateřina Rokosová, samlandanino el Pavlov apud Třešť.
La Esperanto-movado neniam havis multajn amikojn inter la plej altrangaj politikistoj, eble pro tio, ke ĝi batalas por nova mondo, en kiu la homaj interrilatoj akiros ĝis nun nekonatajn dimensiojn, en kiu la interkompreniĝo ne estos rezervita por la plej alta politika elito. Franz Jonas ne nur estis unu el la malmultaj esceptoj tiurilate, ne sole unu el la altrangaj amikoj de la Internacia Lingvo, - li estis aktiva uzanto de la lingvo, verva kunlaboranto en la Movado, li estis unu el ni. Ekde la 24a de aprilo 1974, la Federacia Prezidanto de Aŭtrio Franz Jonas, la amiko, la kunbatalanto, ne plu estas inter ni, - la nobla koro ĉesis bati, estingiĝis la revolucia flamo en la homo, kiu volis revoluciigi ankaŭ la kampon de la homa interkompreniĝo.
Franz Jonas naskiĝis la 4an de oktobro 1899 en Vieno, kiel kvara el entute ok infanoj de simpla laborista familio. Li lernis la metion de kompostisto kaj poste vastigis siajn sciojn en popola altlernejo kaj en la laborista altlernejo de Döbling. La Internacian Lingvon li eklernis en 1922 kaj tuj la sekvantan jaron sukcese trapasis la instruistan ekzamenon por poste gvidi multajn vesperajn kursojn. Kiel sekretario de Aŭstria Laborista Ligo Esperantista (ALLE) kaj dum kelkaj jaroj la ĉefa aktivulo de la forta laborista Esperanto-movado en Aŭstrio, li kunorganizis la 5-an SAT-Kongreson (1925) en Vieno; ekde 1926 Jonas estis ankaŭ la administranto de la revuo La Socialisto - organo de ALLE - en kiu aperis multaj liaj artikoloj. Ĉiam skeptika pri la idearo kaj organiza strukturo de SAT, li estis la iniciatinto de la fondo de "Internacio de Socialistaj Esperantistoj" en 1933, kies vicgvidanto li fariĝis. Tiu organizaĵo apenaŭ povis efike ekagi, ĉar ĝia ĉefa kolono, ALLE, kun preskaŭ 2 000 membroj komence de 1934 (kompare la neŭtrala E-o movado en Aŭstrio havis nur 500 anojn tiam) , estis en marto 1934 malpermesita kune kun ĉiuj aliaj laboristaj asocioj. Jonas fuĝis al Ĉeĥoslovakio, riskis reveni post kelkaj monatoj kaj estis arestita; pro manko de pruvmaterialo li estis liberigita post 14 monatoj.
La vera politika kariero de Franz Jonas komenciĝis nur en 1948, kiam li iĝis urba konsilanto pri nutraĵ-problemoj. En 1951 li elektiĝis kiel urbestro de Vieno, kaj en 1965 kiel Federacia Prezidanto; en 1971 li estis reelektita kun dua sesjara mandato, fariĝante tiel la plej longe oficanta aŭstria Prezidanto. Jonas ĝuis grandajn reputacion kaj respekton pro sia varmkora karaktero, modesteco kaj diligento.
Plenumante la altrangajn funkciojn de urbestro kaj federacia prezidanto, Jonas ĉiam trovis tempon por la Internacia Lingvo kaj ĝia Movado. Ne nur en la grandaj internaciaj aranĝoj, kiaj estis la Eŭropa Esperanto-Konferenco en 1965 kaj la 55-a UK en 1970 (kiam li faris la inaŭguran paroladon, kiun la aktivuloj de la Esperanto-movado ofte devas rekonsideri), sed ankaŭ dum pluraj ŝtataj vizitoj, en kies programo li ĉiam trovis tempon por akcepti reprezentantojn de la loka aŭ landa Movado. Ankaŭ pro tio la definitiva pezo de la lasta novaĵo pri Franz Jonas ne trafis nur la aŭstrian popolon, sed ĝi dolore resonis tra la tuta Esperanto-movado. La doloro estas tutmonda, ĉar temas pri homo de mondaj staturo kaj konceptoj.
La ŝtatestro estis unu el ni. Dum inaŭguro de la 55-a UK en 1970 Franz Jonas ne ĝuis la "ekzilon de eminenteco", ĉar li per siaj konvinkoj apartenis al la homoj sidantaj tuj malantaŭ lia orumita brakseĝo. (Laŭ la revuo Esperanto 5/1974, n-ro 821)
En Vieno estas laŭ li nomita granda tram-stacio Jonas-Reindl