Genomo
El Vikipedio
Genomo aŭ Genaro en biologio estas la kompleta aro de la genoj de iu organismo. La vorto genomo ankaŭ povas signifi la tutan sinsekvon de kromosomaj informoj de la organismo.
Ĉiu ĉelo enhavas en sia genomo (DNA) ĉiun bezonatan instrukcion por kresko kaj por multflanka vivproceso. Preskaŭ ĉiuj organismoj pli kompleksaj ol virusoj portas genomojn ekster kromosomoj; ekzemple, bakterioj portas plasmidojn kaj eŭkariotoj havas genojn en siaj mitokondrioj (kaj kloroplastoj en plantoj).
Virusoj povas havi liniajn unu-komponaĵ-genomojn (Parvoviridae), cirklajn unu-komponaĵ-genomojn (Microviridae, Inoviridae, Circoviridae, kelkaj Geminiviridae), cirklajn du-komponaĵ-genomojn (kelkaj Geminiviridae), cirklajn plur-komponaĵ- (>3) genomojn (Nanovirusoj), unu-komponaĵ-genomojn kun pluraj ORF-oj (ORF= malfermitaj leg-kadroj) (Filo-, Paramyxo-, Rhabdoviridae) du-komponaĵ ambaŭsencaj genomojn (Arenavirusoj), tri-komponaĵ, foje ambaŭsencaj genomojn (Bunyaviridae, Tenuiviruso (4)), ses- ĝis ok- komponaĵ-genomojn (Orthomyxoviridae), inter aliajn.
En 1988, James Watson iĝis estro de la "Human Genome Project" (Homa Genoma Projekto) ĉe National Institutes of Health (Nacia Saninstituto, Usono).