Granda incendio de Londono
El Vikipedio
La Granda incendio de Londono estis unu el la plej gravaj eventoj en la historio de Londono. La incendio komenciĝis je la 2-a de septembro 1666 ĉe bakejo en strato Pudding Lane kaj rapide etendiĝis. Ĝi daŭris 5 tagojn.
Enhavo |
[redaktu] Damaĝoj
Dum la brulego estis detruitaj 460 stratoj, 89 preĝejoj, 13.200 domoj kaj aliaj konstruaĵoj. Sume, pli ol 80% de Londono malaperis en fajro.
Estas nekredeble, ke nur 6 homoj mortis dum la incendio. La loĝantaro verŝajne ne estis preparita por tia evento, kaj ili forkuris kaj ne batalis kontraŭ la incendio. Tio savis multe da vivoj.
[redaktu] Rememoro
En strato Fish Street troviĝas monumento memoriganta la eventon. La monumento estis konstruita en 1677 kaj konsistas de kanelita kolono, sesdek metrojn alta, kronita de orita emblemo prezentanta flamojn. Interne de la monumento estas ŝtuparo de 311 ŝtupoj.
[redaktu] Aliaj incendioj
La Granda incendio ne estis la sola serioza brulego dum la historio de Londono. Aliaj grandaj incendioj ankaŭ okazis en la sekvaj jaroj: 764, 798, 852, 893, 961, 982, 1077, 1087, 1093, 1132, 1136, 1203, 1212, 1220 kaj 1227.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.bbc.co.uk/history/society_culture/society/great_fire_01.shtml
http://www.channel4.com/history/microsites/H/history/fire/experts.html
http://www3.baylor.edu/%7EJesse_Airaudi/londonreborn.htm
http://www.pepys.info/fire.html
Kategorioj: Katastrofoj | Anglio | 1666