Helvecoj
El Vikipedio
La Helvecoj (PIV-a nomo: helvetoj) estis kelta tribo en Sudgermanio kaj Nordsvisio, kiu konatis depost la 3-a jarcento a. K.
Antaŭ sia enmigrado en la regionon de hodiaŭa Svisio ili loĝis en regiono inter Rejno, Danubo kaj Majno. De la Helvecoj deduktas sin la latinaj nomoj de Svisio, Confoederatio Helvetica kaj Helvetia. Sed estas nova nomado. En antikveco ne ekzistis nomo por la regiono de hodiaŭa Svisio.
Laŭ Cezaro ekzistis en 60 a. K. tri parttriboj: La Verbigenoj (apud Rejno), la Tigurinoj (inter Avenches kaj Ĝenevo) kaj ne nomita tribo.
[redaktu] Historio

La unuafoja citado estas enskribo sur etruska ostrako de Mantua. La vorto eluveitie nomas eble etruskan viron, kiu originis el Helvecoj.
Laŭ la greka geografo Ptolemeo la Helvecoj vivis en 100 a. K. en regiono inter Danubo, Rejno kaj Majno. Ĉar la ĝermanaj triboj enmigris, la Helvecoj evitis en Nordokcidenta Svisio.
La helvecaj Tigurinoj kaj Tojgenoj vagis kun Cimbroj kaj Teŭtonoj. La Tojgenoj ekstermitis kun Teŭtonoj apud Arausio en 102 a. K., la Tigurinoj migris kun Cimbroj, sed ili preterlasis la batalegon kontraŭ la romia imperio, kiun ekstermis la Cimbroj en 101 a.K.. Poste ili migris al la Lemano.
Tra Cezaro la romia imperio almilitis Gaŭlion kaj kun tio Helvecion.
Post dormtempo la Alamanoj invadis de nordo kaj la Burgundoj de sudo en la 3-a kaj 4-a jarcentoj. La Burgundoj subigis la Helvecojn ekde la 5-a jarcento.