Heronsgate
El Vikipedio
Heronsgate estas tre malgranda vilaĝo en Britio, apartenanta al Rickmansworth. Ĝi konatiĝis en Esperantio, ĉar en tiu loko troviĝis domo donacita al la Esperanto-movado en 1936. Internacia Esperanto-Ligo ekuzis ĝin kiel oficejo, kaj en 1947, pro la kunfandiĝo, ĝi fariĝis oficejo de la nova UEA. La domon en Heronsgate UEA vendis, kaj per parto de la enspezo oni povis aĉeti la domon en Nieuwe Binnenweg 176 en Rotterdam, Nederlando.