Internacia Esperanto-Ligo
El Vikipedio
Internacia Esperanto-Ligo estis fondita post alvoko de Louis Bastien en la 18-a de septembro 1936, kaj ĝi ekzistis ĝis la Kunfandiĝo de 1947. Ĝi estis siatempe la plej granda kaj grava Esperanto-asocio, kaj kunigis la Landajn Asociojn.
Enhavo |
[redaktu] Prahistorio
La Estraro de UEA sub gvido de Louis Bastien anoncis en marto/aprilo 1936 la translokigon de la Centra Oficejo de Ĝenevo al Londono, por eviti financan katastrofon kaŭzotan pro la altaj kostoj en Ĝenevo. Sed svisaj esperantistoj per indiko al formala eraro en la decido-proceduro malebligis la translokigon (malgraŭ unua komitata decido kaj voĉdonigo de la delegitoj mankis denova komitata decido, kiu estus kostinta plurajn monatojn da tempo). Provo de Bastien dum kaj post la UK 1936 en Vieno, trovi interkonsenton kun la svisoj, fiaskis, simile provo de J. R. G. Isbrücker en 1937.
[redaktu] Fondo en 1936 kaj ekzisto

Tial Bastien kaj la plej multaj aliaj estraranoj de UEA forlasis la Asocion kaj fondis Internacian Esperanto-Ligon, kun sidejo en Britio (18an de septembro 1936). Tre baldaŭ preskaŭ ĉiuj membroj kaj aliĝintaj asocioj de UEA transiris al ĝi. Ĉe la Ĝeneva UEA restis nur la svisa kaj la hispana landaj asocioj, krome kelkaj cent membroj. Oni parolis pri Skismo.
IEL tiel fariĝis la ĉefa internacia neŭtrala Esperanto-asocio, kun la revuo Esperanto Internacia kaj sidejo en Heronsgate apud Londono. Direktoro (secretary) dum la tuta ekzisto de IEL estis Cecil Charles Goldsmith, kiu fakte estis la origina proponinto de IEL. Iusence oni povas vidi en IEL la sekvanton de Universala Federacio Esperantista.
[redaktu] Kunfandiĝo 1947
Post la dua mondomilito la du asocioj kunfandiĝis sub la malnova nomo Universala Esperanto-Asocio. La prezidintoj Hans Hermann Kürsteiner kaj Louis Bastien fariĝis Honoraj Prezidantoj de la nova UEA.
La Ĝeneva UEA estis liverinta nur ducent membrojn al la nova asocio. En Ĝenevo restis "Serva Centro" gvidata honorofice de Hans Jakob.
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Universala Esperanto-Asocio
- Skismo en la esperanto-movado
- Ĝeneva UEA
- Estraro de IEL 1936-1938
- Estraro de IEL 1938-1947
[redaktu] Literaturo
- Marcus Sikosek (Ziko van Dijk): Die neutrale Sprache. Eine politische Geschichte des Esperanto-Weltbundes. Bydgoszcz: Skonpres 2006. 459 paĝoj, il. ISBN 978-83-89962-03-4