Kunfandiĝo
El Vikipedio
Per kunfandiĝo oni celas, en la historio de Esperanto, la kunfandiĝon de Internacia Esperanto-Ligo kun Ĝeneva UEA, en 1947, oficiale je la naskiĝtago de UEA, la 28-an de aprilo. Dum la UK 1947 en Berno oni elektis Ernfrid Malmgren nova prezidanto. La direktoro de Ĝeneva UEA, Hans Jakob, fariĝis estrarano kaj redaktoro de malnova-nova revuo Esperanto.