Herzberg am Harz
El Vikipedio
Blazono | Mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
Bazaj indikoj | |
Federacia lando: | Malsupra Saksio |
Regiona subdistrikto: | Osterode am Harz |
Areo: | 71,88 km² |
Loĝantoj: | 14.762 (30a de junio 2005) |
Loĝdenseco: | 205 loĝantoj/km² |
Alteco: | 233 m super NN |
Poŝtkodo: | 37412 |
Telefonkodo: | 05521 kaj 05585 |
Geografia situo: | 51 ° 39' N, 10° 20' O |
Regiona aŭtokodo: | OHA |
Administra kodo: | 03 1 56 009 |
Urba subdivido: | 6 urbopartoj |
Adreso de la urba administracio: | Marktplatz 30/32 37412 Herzberg |
Politiko | |
Urbestro: | Gerhard Walter (CDU) |
Herzberg am Harz (Herzberg ĉe Harco) estas urbo en la sudo de Malsupra Saksio, ĉe la suda rando de Harco, ekzakte tie, kie la rivereto Sieber eliras el la mezmontaro Harco. Ĝi situas en distanco de 32 km nordoriente de Göttingen kaj 90 km sud-sudoriente de Hannover.
Supre de la urbocentro sur monto staras kastelo. Tiu kastelo unuafoje estis menciita en donacdokumento de Henriko la Leono (germ. Heinrich der Löwe) el la jaro 1154. Ĝi estas unu el la maloftaj kasteloj de trabfaka konstrumaniero. De 1158 ĝi estas en posedo de la dinastio de Velfoj. Krom unuainstanca tribunalo en ĝi troviĝas muzeo pri stanfiguroj, pri la historio de la regiona forstmastrumado kaj pri la kastelo mem.
En la jaro 1929 Herzberg ricevis urbajn rajtojn. Intertempe al ĝi apartenas ankaŭ la iam memstaraj lokoj Lonau, Scharzfeld, Sieber kaj Pöhlde.
Laŭ decido de la urbaj deputitoj de la 11-a de julio 2006 la urbo portas la nomon "Herzberg - die Esperanto-Stadt/ la Esperanto-Urbo".
Enhavo |
[redaktu] Lokaj kaj regionaj vidindaĵoj
- La kastelo Herzberg (vd. supre)
- La kaverno Einhornhöhle en Scharzfeld. Ĝi estas natura kavaĵo en dolomita rokaĵo kun longeco de 557 m kaj trovaĵoj el la ŝtonepoko.
- La Rhume-fonto en la direkto al Duderstadt estas kun elfluo de ĉ. 2000 litroj ĉiusekunde unu el la plej riĉaj fontoj de meza Eŭropo kaj samtempe unu el la plej grandaj karstfontoj en Eŭropo.
[redaktu] Partnera urbo
[redaktu] Esperanto en Herzberg
En Herzberg troviĝas la Interkultura Centro Herzberg (ICH). Kiel Germana Esperanto-Centro, ICH servas kiel klerigejo de Germana Esperanto-Asocio, krome ĝi estas kulturcentro de UEA. Esperanto ankaŭ plenumas gravan rolon en la kunlaboro de Herzberg kun la pola partnera urbo Góra.