Hispaniolo
El Vikipedio
Geografio > Ameriko > Antiloj > Grandaj Antiloj > Hispanjolo < Nordameriko
Hispanjolo (laŭ PIV2, Hispaniolo), aŭ Hispaniola, estas la due plej granda insulo de Kariba Maro, kun areo de 76.484 kvadrataj kilometroj kaj ĉirkaŭ 15 milionoj da enloĝantoj (1996). Ĝi situas sudoriente el Kubo kaj okcidente el Puerto-Riko. Preskaŭ duono de la homoj loĝas en okcidenta franckreola afrikida Haitio (36% de la tuta areo) - la alia duono en orienta hispanlingva eŭropida Domingo.
Hispanjolo ("Hispanujeto") estis baptita la insulo fare de Kolumbo, kiu fondis sian unuan eŭropan kolonion tie en 1492. La indiĝena enloĝantaro nomis ĝin Kiskeja kaj Bohio, sed ili baldaŭ formortis aŭ formiksiĝis kun eŭropanoj kaj afrikaj negroj. La insulon frapadis ardaj konfliktoj inter ĝiaj du regnoj.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://maps.google.com/maps?ll=18.907471,-71.191406&spn=5.218506,8.107910&t=k&hl=en
- http://home.nikocity.de/schmengler/texte/hispaniola.htm