Cionismo
El Vikipedio
La cionismo (laŭ Ciono) estas juda nacia movado, estiĝinte en la dua duono de la 19-a jarcento, kun la celo por akiro de propra juda regno. La nocion elpensis en 1890 la juda viena ĵurnalisto Nathan Birnbaum.
La cionismo estiĝis inter la judoj de la eŭropa diasporo. Ĝi estas la moderna formo de la plurmila revo de la judoj, kiuj volis propran landon Israelon kaj liberecon. Tiu ideo vivis en la juda komunumo, post kiam Romio neniigis la judan landon antaŭ 2000 jaroj. Komence, la cionismo estis nereligia kun influoj de la socialismaj ideoj.
Enhavo |
[redaktu] Idearo
Cionismo pledas, ke por judoj ne sufiĉas loĝi kiel malplimulto en fremda socio; ili fondu propran nacian hejmon. Malgraŭ la toleremo de Klerismo aŭ Turka Imperio, judoj estus ĉiam malĉefaj, regatoj. Pogromoj estas ekstremaj ekzemploj de la riskoj suferataj de judoj. Judoj devas trovi lokon, kie ili memdecidu.
[redaktu] Kritikoj
Cionismo estis multe kritikata pro la fakto, ke en la teritorio, kie oni volis krei novan Judan socion, la plejmulto de la loĝantoj jam estis araboj de longe. Rigardante la verkaĵojn de la cionismaj pioniroj, oni povas konkludi, ke ili serioze opiniis, ke la araba loĝantaro estus feliĉa ricevi tiom multe da eŭropaj enmigrintoj, ĉar ili povus profiti de tio, antaŭenirante ekonomie kaj socie. Ĉi tiu aliro ne malsimilas al tiu de la eŭropaj koloniistoj, kaj multaj homoj komparis cionismon al koloniisma movado. Iuj nomas la ŝtaton Israelo etnokratia. Nuntempaj Israelanoj ofte neas tiun akuzon, dirante ke la Judoj ne estis la reprezentantoj de imperia povo, sed malbonŝanca minoritato, kiu serĉis hejmon, kaj la plej granda parto de la Juda enmigrado en Palestino nur okazis sekve al la holokaŭsto. Krome, preskau duono el Israelaj Judoj nuntempe ne estas eŭropanoj, sed sefarditoj kaj Mizraĥoj el Nord-Afriko kaj Azio.
Komence multaj ortodoksaj Judoj refuzis cionismon, ĉar ili opiniis, ke Judoj devas resti en ekzilo dise en la mondo, por sekvi la volon de dio. Ili ankaŭ malŝatis la laikecon de la cionisma movado; kelkaj volis rezervi la hebrean lingvon al religiaj celoj kaj pledis por la ĉiutaga uzo de la jida lingvo.
Nuntempe la plejmulto de la ortodoksaj judoj akceptas la ekziston de Israelo, sed malgrandaj grupoj de ortodoksaj judoj, eĉ ene de Israelo, ankoraŭ rifuzas rekoni la Israelan ŝtaton.
[redaktu] Historio kaj enmigrado al Palestino
En 1822 aperigis Leo Pinsker sian verkon Aŭtoemancipado, kiu unuafoje vekis emociajn, senefikajn movadetojn por la juda regno. Tion sekvis multaj verkoj de diversaj aŭtoroj, kiel en 1862 Moses HESS' Romo kaj Jerusalemo.
Nur la libro de Theodor Herzl "La juda ŝtato. Provo de moderna solvo de la ’’juda demando" (1896), kiu estiĝis reage al la Dreyfus-afero, detaligis la strebadon al ŝtata organizo. Tiu estis nomata "politika cionismo" .
En 1897 okazis la 1-a cionista kongreso en Basel, kaj Herzl, kiu restis ĝis sia morto en 1904 prezidento de la agada komitato, postulis malfermitan kaj jure sekuran patrujon en Palestino, la lando de praaj judoj. Dum Herzl vidis sian kaj la kongresan ĉeftaskon en la diplomatiaj penadoj, liaj posteuloj kiel David Wolffssohn (1905-1911) celis jam la praktikan alsetligon de kolonioj en Palestino.
En 1901 estis fondita la Juda Nacia Fondaĵo (JNF), en 1903 la Angla-Palestina Banko. En 1907 la judoj akiris la palestinan oficon en Jaffa, kiun gvidis Arthur Ruppin. En 1909 estis fondita la Juda Kolonia Banko ("Jewish Colonial Trust") -– samkiel la unua kibuco ĉe la Tiberiada lago kaj la urbo Tel Aviv, kiu ĝis la jaro 1938 jam havis ĉ. 150.000 loĝantojn. Oni kalkulis, ke la juda loĝantaro en 1914 jam estis 85.000 en Palestino.
La 2-an de novembro 1917 indikis la brita registaro sian apogon al cionismo per la Balfour-deklaro por Akiro de nacia patrujo en Palestino por la juda popolo, nelonge antaŭ la transiro de Palestino kiel mandato en 1918 al Britio, kadre de fino de Unua mondmilito.
En 1920 estis fondita la cionista sindikato Histadrut (?"סת?"ר?·ת "Ĝenerala Unuiĝo de la judaj laboristoj en la lando Israelo"), kiu celis iĝi la plej granda labordonanto en Palestino. En 1923, Palestino estis dividita al la (malgranda) »Palestino« kaj (el la pli granda parto) Transjordanio (tiam nur sultanato, poste kiel reĝlando Jordanio). Ekde la mezo de la 1920-aj jaroj agadis la cionisma Haĥschara ("Antaŭpreparo" por la elmigrado) en Germanio.
Hitler iĝis regna kanceliero la 30-an de januaro 1933 post kontraŭjuda balotkampanjo. La judoj post tio estis pli kaj pli minacataj en Germanio (persekuto, bojkoto, bruligo de libroj). Pro tio forlasis Germanion jam en 1933 ĉ. 150.000 judoj, tamen multaj ne al Palestino, sed al la eŭropaj najbarlandoj.
Ekde 1935 pli kaj pli malboniĝis la situacio, la juraj rajtoj de la judoj (sangaj atakoj; leĝo de Nürnberg la 15-an de septembro), kio antaŭhelpis la enmigradon al Palestino, kvankam la konservativaj judoj neis tion.
Jam en 1933 oni subskribis la kontrakton (Ha'vara-kontrakto, »Transfero«) inter la Juda Agentejo kaj germana ŝtato. La kontrakto – valida ĝis 1938 – celis helpi la elmigradon de la germanaj judoj al Palestino.
La nombro de la enmigrintaj judoj ĝis 1938 estis 130.000. Inter 1933 kaj 1941 alvenis ĉ. 55.000 judoj el la Germana Regno al Palestino (tio estis la ĉ. 25% de la tuta almigrantoj. Ekde 1933 ĝis 1938 migris el Germanio ĉ 100.000 judoj al Usono, pli ol 50.000 al Britio, pli ol 30.000 al Francio, pli ol 60.000 al Argentino kaj pli ol 25.000 al Sud-Afriko, sed nur ĉ. 33.000 al Palestino . Oni devas aldoni la nombron de la neleĝaj enmigrantoj (ĉ. 15.000-20.000).
Palestino mem ne allogis la judojn krom la reganta registaro, ankaŭ la ribeloj, strikoj (1936) de la araboj. En 1937 (julio), la brita Peel-komisiono finfine rifuzis la dividon de Palestino inter araboj kaj judoj.
En 1938, baldaŭ post la germana enmarŝo en Aŭstrio (12-a de marto), akriĝis la situacio eĉ en Germanio. La judoj perdis siajn lastajn esperojn post la t.n Kristala Nokto (nokto kun pogromoj kontraŭ la judoj, 9-a de novembro). En Palestino fortiĝis la arabaj ribeloj ekde 1938 kaj komenciĝis ankaŭ la kontraŭleĝa batalo de juda organizo Etzel kontraŭ la brita registaro.
[redaktu] Ekstera ligilo
Kategorioj: Judoj | Ismo