Ibogao
El Vikipedio
La Tabernanthe Iboga estas arbusto apocinaca, kiu kreskas en la ekvatora arbaro afrika, precipe en Gabono, en Ekvatora Gvineo, en la du Kongolandoj kaj en Kameruno. Ĝi estas uzata por inicado kaj kuracado.
Enhavo |
[redaktu] Botaniko
Jen ĝia Botanika Klasado laŭ Taksonomio :
- Regno: Plantoj (Plantae)
- Subregno: Trakeobiontoj (Tracheobionta)
- Divizio: Angiospermoj (Magnoliophyta)
- Klaso: Dukotiledonaj plantoj (Magnoliopsida)
- Subklaso: Asteridoj (Asteridae) > Lamiidoj (Lamiidae)
- Ordo: Gentianaloj (Gentianales)
- Familio: Apocinacoj (Apocynaceae)
- Genro: Tabernantoj (Tabernanthe)
- Specio: (binoma nomo) Tabernanthe iboga (L.) Nutt. (L. por la sveda botanikisto Carl von LINNÉ/Karolo Lineo)
[redaktu] Inica Uzado
La efikon de tiu arbusto konas la migrantaj pigmoj jam de obskuraj pratempoj. Ili konigis ĝin al la popolo Micogo-o, kiu ellaboris la kulton Buitio kontraŭ la prapatroj kaj siavice konigis la ibogaon al la popolo Fang-o amase kristanigita. Tiu lasta kreis diversajn formojn de sinkretisma kulto Buiti', kiujn alportis hejmen kun la planto arbohakistoj el diversaj etnoj kaj landoj afrikaj. Iboga-on ili uzas por kuraci la frenezulojn kaj dum la inica rito de la transiro al la plen-kreskeco. Gluti raspitajn radikojn kaŭzas sperton tre similan kiel la "Sperton ĉe Mortosojlo" ("Near Death Experience"). Cetere la inicitoj estas konvinkitaj, ke ili vojaĝis al la "reĝlando de la mortintoj" kaj ke ili renaskiĝis kiel novaj homoj posedantaj la scion kaj la povon por kiel eble plej bone mastri sian vivon. Se oni konas la neŭrokemiajn efikojn de la ibogaino kaj scias ke "ensorĉado" kaj "demonhavo" estas en Afriko tradiciaj manifestiĝoj de psikosociaj perturboj, estas kompreneble ke la religioj de la ibogao estas kontraŭsorĉaj kultoj kun senfine readaptiĝantaj mitoj.
ATENTU !!! : 26-jara viro mortis je la 18-a de julio 2006 en Francio post la uzo de tiu planto. Polico estas daŭre enketanta pri tio en 2007... (vidu artikolojn pri tiu evento en la franca lingvo : [1] [2] kaj [3]). Vendiĝis en Francio de 1939 ĝis 1966 oficiala medikamento nomita Lambarène el ibogao, kies uzon oni malpermesis pro koraj efikoj malbonaj.
[redaktu] Medicina Uzado
La francaj esploristoj malkovris la planton kaj la kulton dum la 19-a jarcento, kaj farmakologiajn studojn por difini la strukturon de la ibogaino ekfaris du taĉmentoj de serĉistoj : svisa taĉmento gvidata de la Profesoro E. Schlitter (Organisch Chemische Anstalt der Universität, Basel) kaj franca-svisa taĉmento kun la Profesoro V. Prelog, Nobel-premiita pri Kemio (Ecole Polytechnique Fédérale de Zurich), la Profesoro M.M. Janot (Faculté de Pharmacie de Paris) kaj R. Goutarel.
La radikoj kaj ŝelo de tiu arbusto entenas alkaloidojn : la IBOGAINO aŭ 12 metoksi-ibogamino en granda kvanto kaj ankaŭ kelkaj aliaj alkaloidoj en malpligrandaj kvantoj. La ibogaino estas indol-azepino devenanta de la serotonino.
El tio rezultis malkovrojn pli "sciencajn" pri la efikoj de la ibogaino :
- efiko kontraŭ la laciĝo fizika kaj psika (kiel folioj de kokao), kaj oni eĉ vendis medikamenton Lambarène de 1939 ĝis 1966.
- halucina efiko, aŭ pli ĝuste efiko por rememorigi al iu lian/ŝian plej foran pasintecon, kaj ebligi regreson ĝis la plej frua infanaĝo. Aldone estas ebleco denove taksi dank'al tiu nova prilumo sian pasintan vivon kaj lerni kiel mastri sian estontan vivon. Iuj psikiatroj kiel Naranjo uzis tiujn efikojn por kuraci multajn psikmalsanulojn.
- Efiko por ĉesigi la dependecon je la opiaĵoj, metadono, kokaino, alkoholo kaj tabako. Post unusola gluto da ibogao la simptomoj de la drogomanko estas tute nuligitaj, kaj la paciento ĝuas periodon de kelkaj semajnoj ĝis kelkaj monatoj, dum kiu li/ŝi sentas nenian bezonon uzi sian kutiman drogon. La unua eksperimentinto de tiu efiko estas Howard Lotsof, kiu baraktadas jam de 30 jaroj por medicine utiligi ĝin oficiale kontraŭ la toksomanio.
[redaktu] Eksteraj Ligoj
- biblografio pri sciencaj studoj
- Ebando (franclingva retejo pri inicado per ibogao en la afrika kulto Buitio)
- Tabernanthe Iboga (france)
- Meyaya la unua trilingva retejo pri ibogao kaj buitio france, esperante, kaj angle
- Savoirs d'Afrique (france) (humana asocio afrika por helpo al la Okcidento)
Kategorioj: Sanscienco | Medicino | Medikamentoj | Drogo | Plantoj | Kuracplanto | Religio | Animismo | Afrika Kulto | Buitio