Federacia Distrikto
El Vikipedio
Pluraj federaciaj ŝtatoj distingas regionon ĉirkaŭ la ĉefurbo kiel Federacian Distrikton. Ĝenerale la celo estas eviti, ke iu provinca registaro havu tro grandan administran influon al la ĉefurbo kaj tiel ankaŭ al la registaro.
Ekzemploj de federaciaj distriktoj estas:
- Federacia Distrikto de Argentino
- Federacia Distrikto de Brazilo
- Federacia Distrikto de Meksiko
- Ulan-Batoro en Mongolio
- Abuĝo en Niĝerio
- Distrikto Kolumbio en Usono
- Federacia Distrikto de Venezuelo