Internacia Junulara Semajno
El Vikipedio
Esperanto > Esperanta kulturo > Esperanto-renkontiĝo > Internacia Junulara Semajno
|
||||
---|---|---|---|---|
Nomo | Internacia Junulara Semajno | |||
Regiono | Hungario | |||
Periodo | Somere | |||
Organizanto | HEJ | |||
Ekzistas ekde | 1987 | |||
Celgrupo | Junularo kaj junaj familioj | |||
Informa retpaĝo | IJS-paĝo | |||
Fota retpaĝo | Vidu supran ligilon |
La Internacia Junulara Semajno okazas ĉiujare somere en Hungario. Organizanto estas la Hungara Esperanto-Junularo (HEJ). La programo konsistas ĉefe el distraĵoj: ludoj, sporto, ekskursoj kaj dancvesperoj.
[redaktu] Tabelo pri la IJS-renkontiĝoj
Jaro | Loko | Rimarkoj |
---|---|---|
2007 | Tab | okazos inter la 19-a kaj 25-a de julio; [1] |
2006 | Makó | [2] |
2005 | Vác | [3] |
2004 | Miskolc | [4] |
2003 | Győr | [5], [6] |
2002 | Székesfehérvár | [7], [8], [9] |
2001 | Szombathely | [10], [11] |
2000 | Nyíregyháza | |
1999 | IJK en Hungario en Veszprém | |
1998 | Kecskemét | [12] |
1997 | Pécs | |
1996 | Eger | [13] |
1995 | Tata | [14] samtempe okazis 3-a MEJS (Mez-Eŭropa Junulara Semajno) |
1994 | Kőszeg | |
1993 | Mikosszéplak | en kastelo, meze en la arbaro |
1992 | Esztergom | en la junulara centro en Búbánatvölgy |
1991 | Esztergom | en la junulara centro en Búbánatvölgy |
1990 | Sződliget | |
1989 | Szolnok | Unuafoje partoprenas signifa sovetia grupo de esperantistoj eksterlande (ĉ. 40 personoj) sen aparta ŝtata kontrolo. La unua koncerto de Ĵomart Amzeev kaj Nataŝa Gerlah en eksterlando, kaj apero de ilia kasedo "Debuto de eksterlando". Granda parto de sovetiaj knabinoj poste estis edzinigitaj de okcidentaj esperantistoj. |
1988 | Szeged | La nomo ŝanĝiĝis al "Junulara" Semajno |
1987 | Szeged | 1-a IJS, kun la nomo "Internacia Jubilea Semajno". Origine ĝi estis adiaŭa festo por Szilvási László, konata gvidanto de la tiama junulara movado, kiu atingis sian 30-an jaraĝon, do la aĝlimon de TEJO :-( |