Printempa Semajno Internacia
El Vikipedio
|
||||
---|---|---|---|---|
Nomo | Printempa Semajno Internacia | |||
Regiono | Germanio | |||
Periodo | Ĉirkaŭ pasko | |||
Organizanto | GEA | |||
Ekzistas ekde | 1985 | |||
Celgrupo | Familioj | |||
Informa retpaĝo | PSI-paĝo | |||
Fota retpaĝo | PSI 2004 fotopaĝo |
La Printempa Semajno Internacia (PSI) estas granda internacia esperanta renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi okazas ĉiujare dum unu semajno ĉirkaŭ pasko ie en Germanio, kutime ĉiujare en alia loko. Ĝi havas proksimume 130 - 170 partoprenantojn el 15 - 20 landoj.
PSI estas precipe familia seminario. La programo celas kontentigi samrajte plenkreskulojn, junulojn kaj infanojn. Sed tio ne ekskluzivas unuopulojn, ĉiu estas bonvena. Por infanoj kaj junuloj okazas apartaj programeroj laŭ aĝgrupoj. Ankaŭ por partneroj kiuj estas komencanto aŭ eĉ neesperantisto la programo antaŭvidas interesajn erojn, ekzemple kursojn pri Esperanto.
[redaktu] Historio
- 23a PSI 2007 Bonn
- 22a PSI 2006 Sankt Andreasberg 164 partoprenantoj el 14 landoj
- 21a PSI 2005 Mücke (apud Gießen) 122 partoprenantoj
- 20a PSI 2004 Duderstadt 132 partoprenantoj
- 19a PSI 2003 Bonn 173 partoprenantoj
- 18a PSI 2002 Waldfischbach-Burgalben 169 partoprenantoj
- 17a PSI 2001 Sankt Andreasberg 160 partoprenantoj
- 16a PSI 2000 Sankt Andreasberg 161 partoprenantoj
- 15a PSI 1999 Sankt Andreasberg 159 partoprenantoj
- 14a PSI 1998 Bonn 148 partoprenantoj
- 13a PSI 1997 Duderstadt 149 partoprenantoj
- 12a PSI 1996 Duderstadt 136 partoprenantoj
- 11a PSI 1995 Waldfischbach-Burgalben 111 partoprenantoj
- 10a PSI 1994 Jünkerath 144 partoprenantoj
- 9a PSI 1993 Hilders-Oberbernhards 136 partoprenantoj
- 8a PSI 1992 Bad Neuenahr-Ahrweiler 112 partoprenantoj
- 7a PSI 1991 Jünkerath 115 partoprenantoj
- 6a PSI 1990 Todtmoos 72 partoprenantoj
- 5a PSI 1989 Hopsten 63 partoprenantoj
- 4a PSI 1988 Jünkerath 58 partoprenantoj
- 3a PSI 1987 Rastatt 66 partoprenantoj
- 2a PSI 1986 Wetzlar 55 partoprenantoj
- 1a PSI 1985 Oerlinghausen (apud Bielefeld) 35 partoprenantoj