Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj
El Vikipedio
|
||||
---|---|---|---|---|
Nomo | Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj | |||
Regiono | Eŭropo | |||
Periodo | somero | |||
Organizanto | diversaj | |||
Ekzistas ekde | 1978 | |||
Celgrupo | familioj | |||
Informa retpaĝo | Esperantistaj familioj | |||
Fota retpaĝo | REF 2005 |
Renkont(iĝ)o de Esperantistaj Familioj aŭ mallonge REF estas tradicia ĉiujara renkontiĝo de Esperantaj familioj kun infanoj, kiuj aktive aŭ pasive uzas Esperanton en la familia vivo.
La ĉefa ideo de REF estas, ke ĝi estas komuna aranĝo de ĉiuj familioj, por ĉiuj kune. En la kreado kaj realigo de la programo tial aktive partoprenas ĉiuj gepatroj. Tio montriĝas ne nur en la preparado de la programeroj mem, sed ankaŭ en neformala, persona komunikado kun infanoj de aliaj gepatroj. Tiel la infanoj unuflanke aŭdas kaj spertas alian lingvaĵon ol la gepatran kaj aliflanke sentas sin kvazaŭ en parenca medio kun multaj onkloj kaj onklinoj.
En 2006 okazis la 28-a renkontiĝo.
Enhavo |
[redaktu] 2007
La 29-a REF 2007 okazos inter 22.7. kaj 4.8.2007 en Nagyvisnyó en nordorienta Hungario, tiel ke ĝi estu geografie pli facile atingebla ankaŭ por eventualaj novaj Esperanto-familioj el orienta kaj sudorienta Eŭropo.
[redaktu] 2006
La 28-a renkontiĝo okazis inter la 15-a kaj 29-a de julio en Pilský Mlýn (Ĉeĥio). Ĝin partoprenis entute 86 personoj (inter ili pli ol 40 ĉiuaĝaj infanoj) el 11 landoj de Eŭropo (15 kompletaj familioj, 6 duonfamilioj, 1 paro kaj 4 unuopuloj alfabetvicorde el Belgio, Britio, Ĉeĥio, Danlando, Hungario, Francio, Germanio, Kroatio, Norvegio, Pollando kaj Svislando).
[redaktu] Aktivecoj
Pro granda sukceso jam la trian jaron denove okazis ornamado de marcipankuketoj, kiujn infanoj tuj post la ekspozicieto povis mem formanĝi aŭ donaci. Pluraj knabinoj partoprenis en la Fabela ateliero, en kiu ili mem elpensis, enkomputiligis kaj eĉ surscenigis propran fabelon; tiu fabelo poste gajnis la ĉefpremion en la konkurso Fabelo internacia de la Päätalo-Instituto. Kelkaj aliaj infanoj ekz. mem kreis siajn proprajn ilustritajn libretojn en Esperanto.
Krom populara ŝak- kaj tablotenisa turniro, netradiciaj olimpikoj kaj futbala matĉo infanoj kontraŭ gepatroj oni multe ĝuis ankaŭ t.n. homan futbalon, dum kiu oni ne ludis per pilko, sed la golo estis atribuita, se iu ludanto sukcesis netuŝite trakuri la golejon. Ne mankis ankaŭ diversaj travivaĵludoj en la naturo, nokta kuraĝludo, dum kiu la infanoj vizitis la arbaran spiriton en lia kabanaĉo kaj dum kies preparado bone amuziĝis ankaŭ la plenkreskuloj ktp.
Vespere oni lernis komune danci diversajn popolajn kaj latinamerikajn dancojn (plejparte kun vive ludata muziko), ĝuis teatraĵetojn, preparitajn de la partoprenantoj mem, rostis bongustaĵojn sur la bivakfajro, spektis E-filmojn, sed ankaŭ simple kartludis aŭ babilis sub stelbrila nokta ĉielo ....
[redaktu] Ekskursoj
Ankaŭ la karaktero de la ekskursoj estis laŭeble adaptita al bezonoj kaj interesoj de infanoj: ekz. dum la vizito de la proksima urbo Písek ne okazis kutima promenado kun ĉiĉerono, sed kreiĝintaj grupetoj trairis mem laŭ la priskribo kaj mapo la itineron kaj solvis taskojn de la urba serĉludo. Same en la bestoĝardeno la infanoj devis pli atente rigardi, ĉar ilia premiota tasko estis trovi, kiu el la dek fotitaj bestoj en la bestoĝardeno tute ne troviĝas ....
Unu el ĉi-jaraj REF-novaĵoj, preparitaj de la lokaj organizantoj, estis granda ludo, daŭranta dum la tuta aranĝo, dum kiu la infanoj helpis resanigi fabelan, Esperante-parolantan karpon Jakobon, loĝantan en la apuda fiŝlago, per siaj agoj kolektante monon por la mirakla kuracakvo. Krome pro aktiva partopreno en unuopaj programeroj ili ricevis de la karpo fabelan monon, kiun ili povis la lastan tagon uzi dum aĉetado en porinfanaj butikoj kun diversaj bongustaĵoj kaj ludiloj.
[redaktu] Muzikumado
Sendube nelastvice jam tradicia parto de REFoj estas komuna muzikludado - la muzikemaj partoprenantoj (plenkreskuloj kune kun la infanoj) ĉi-jare per komunaj fortoj i.a. okazigis eĉ du koncertojn, unu pri renesanca muziko en la kasteleto Kratochvíle, kaj unu diversstilan publikan koncerton en la urbo Písek.
[redaktu] Organizintoj
Organizinta familio estas Pavla kaj Vladimír Dvořák el Písek.
[redaktu] 2005
En 2005 okazis la 27-a REF de la 13-a ĝis la 23-a de julio en la feriejo "Stanica Wodna" ĉe la lago "Mokre", Mazurio, norda Pollando.
Informoj: PHU Stanica Wodna S.C., Ośrodek Sportowo - Turystyczny, Cierzpięty, PL-11-710 Piecki, Pollando
[redaktu] 2004
En 2004, inter la 31-a de julio ĝis la 7-a de aŭgusto 2004 okazis en Mali Iđoš, aŭtonoma provinco Vojvodino en Serbio, la 26-a Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj. Partoprenis ĝin 92 familianoj, el kiuj 51 infanoj el 10 landoj. Okazis du interesaj ekskursoj al Subotica kaj al la lago Palić, kie troviĝas alloga zooĝardeno.
La ĉiutaga gazeto Dnevnik aperigis la 15-an de aŭgusto preskaŭ tutpaĝan artikolon pri REF kun la titolo "Parolu Esperanton por ke ĉiu komprenu vin". Por la renkontiĝo estis farita bela kolora afiŝo.
[redaktu] 2003
Inter la 5-a kaj 12-a de julio, la renkontiĝo okazis en Kastelo Grezijono en Francio. Retpaĝaro de REF 2003.