Kafoklaĉa Internacia Somera Renkontiĝo
El Vikipedio
Kafoklaĉa Internacia Somera Renkontiĝo (KISO) estis Esperanto-renkontiĝo, kiu ĝis 2004 okazis ĉiujare aŭguste ĉe la germana urbo Marburg. Ĝi entute okazis 19-foje. Renkontejo estis naturamika kabano meze en arbaro. Laŭ la devizo ludi, krei, sperti sin mem oni organizis diversajn ludajn, artajn, sportajn kaj distrajn programerojn, ekzemple origamion, batikumadon, jogon, urborigardon, popoldancadon kaj ĵongladon. Komencantoj povis plibonigi siajn Esperanto-sciojn en lingvokurso.
KISO estis ĉefe projekto de la Marburga esperantisto Gunter Neue. Ĝin finance subtenis Germana Esperanto-Junularo.
Ekzistas planoj revigligi la tradicion en 2007, sed ankoraŭ ne estas klare, ĉu ili realiĝos.