James Tobin
El Vikipedio
James Tobin (* 5-a de marto 1918 en Champaign en usona ŝtato Ilinojo, † 11-a de marto 2002) estis usona ekonomo .
[redaktu] Trarigardo
Li studis kaj doktoriĝis en Universitato Harvard, estis ano en la ekonomia konsila grupo de prezidento John F. Kennedy kaj instruis dum jardekoj en Universitato Yale en New Haven, Konetikuto.
Tobin iĝis tutmonde konata pro lia propono, ke oni impostu la devizokomercon kaj la prenitan monon oni transdonu tra Monda Banko al evoluantaj landoj. Tiu monpostulo, nomata ankaŭ "Tobin-imposto" estis surprenita, trepopulara ĉe la kontraŭglobalismo (vidu attac). Tobin poste akre kritikis sian pli fruan ideon.
La nomon de Tobin portas en branĉo de la kapitalmarketa teorio la t.n. Tobin-separado samkiel Tobin-a Q. En 1981 ricevas Tobin la Nobelpremion pri ekonomiko pro lia portfolia teorio.