Japana desegnita filmo
El Vikipedio
Animeo (el japana アニメ anime, mallongigo de angla animation) estas la medio de japana desegnita filmo, konata pro sia unika artstilo, ido de mangao. Samkiel vivaga filmo, ĝi entenas plurajn ĝenrojn: sciencfikcio, infanaj rakontoj, romantiko, mezepoka fantasto, erotiko, kaj tiel plu, kaj transas la spektron de malpezaj, malseriozaj programoj ĝis tre intelektaj kaj filozofiaj verkoj.
Ĉar animeo estas plejparte komerca artformo, la plejmulto celas tre specifan aŭdantaron. Konsekvence animeo plejofte divideblas inter ŝoŭnen (knaba) kaj ŝoŭĝo (knabina) ĝenroj, kun malsamaj temoj (ofte sciencfikciecaj kaj militaj en ŝoŭnen, ofte romantikaj kaj interpersonaj en ŝoŭĝo) kaj desegnstilo.
Ekster Japanio, la plejparto de la aŭdantaro estas knaboj kaj junaj viroj, do la plejparto de tradukita kaj disponebla animeo apartenas al la ŝoŭnen ĝenro, ekzemple Shin Seiki Evangelion (Nova Centjara Evangelion / angle: Neon Genesis Evangelion), Cowboy Bebop kaj Gundam Wing. Tamen, ŝoŭĝo lastatempe plividebliĝas en Okcidento, kun tiaj serioj kiel Sailor Moon, Cardcaptor Sakura, kaj Ŝoŭĵo Kakumei Utena (Revolucia Knabino Utena). Plue, modernaj serioj kaj filmoj ofte ne facile klaseblas kaj falas ie inter la du ĝenrojn, havante elementojn de ambaŭ.
Aliaj ekzemploj de konataj animeoj:
- Akira
- Bubblegum Crisis
- City Hunter
- Crayon Shin-chan
- Digimon
- Dragon Ball Z
- Fullmetal Alchemist
- Nudpieda Gen
- Koŭkaku Kidotaj (Karapacaj Tumultpolicoj / angle: Ghost In The Shell)
- Otaku no Video
- Magister Negi Magi
- Aa, Megamisama! (Ho, Diino!)
- Pokemon
- Ranma 1/2
- Rozen Maiden
- Rurouni Kenshin
- Serial Experiment Lain
- Tenkuŭ no Eskafloŭne (Eskafloŭne en la ĉielo)
Konataj direktoroj de animeo: