Johano Piko de la Mirandolo
El Vikipedio
Johano PIKO, (naskita la 24-an de februaro 1463 en Fossa ĉe Modena, mortinta la 17-an de novembro 1494 en Florenco), grafo de la Mirandolo, estis itala humanisto kaj filozofo.
[redaktu] La digno de la homo
La pensmaniero de Piko referencas al la platona filozofio de Marsiljo Fiĉino, sed li ne okupiĝas pri la kontraŭaristotela polemiko. Li provis repacigi la Aristotelismon kaj la Platonismon en superan sintezon, kun religia kaj kultura elementoj, kiel, ekzemple, la orfea tradicio de Hermeso Trismegisto kaj de la kabalo. Piko priskribas la kabalon kiel fonton de scio, el kiu ĉerpi por deĉifri la misteron de la mondo, kaj en kiu Dio aperas obskure, ĉar li estas eksterece neatingebla de la racio; sed la homo povas eltiri la maksimuman lumon el tia malheleco. Krome, Piko volas substreki la temon de la digno kaj de la libereco de la homo. Fakte la homo, diris Piko, estas la unua kreitaĵo, kiu ne havas antaŭpensitan naturon.
Johano Piko subtenis, ke la homo forĝas sian propran destinon laŭ propra volo, kaj ties liberemo estas maksima, ĉar li estas nek animalo nek anĝelo, sed li povas esti iu aŭ alia laŭ kultivado de kelkaj semoj el ĉia speco, kiuj estas en li. Blaise Pascal, en 1600, rekonsideris, parte, ĉi-vidon, kaj asertis, ke la homo estas nek anĝelo nek besto, kaj ke la propra pozicio en la mondo estas meza punkto inter ĉi-ekstremoj; tia meza punkto, tamen, laŭ Piko ne estas mezvalorulo (meza anĝelo kaj meza besto), sed estas la volo (aŭ la arbitreco), kiu permesas al ni la elekton de nia pozicio. Do la homo, laŭ Piko, estas la plej digna inter ĉiuj kreitaĵoj, ankaŭ pli ol la anĝeloj, ĉar li povas elekti kia kreitaĵo esti.