John Milton
El Vikipedio
John MILTON (9-a de decembro 1608 – 8-a de novembro 1674) estis angla poeto. Lia plej konata verko estas la eposo Paradizo perdita (originale Paradise Lost). Li estis tre aktiva en kultura politiko dum la Kromvela periodo, ĉiam subtenante parolan kaj presan liberon el radikala-puritana starpunkto. Lia eseo Areopagitica estis forta argumentaro por la rajto presi sen ŝtata permeso.