Julius Patzelt
El Vikipedio
Julius Patzelt (pacelt) (naskiĝis la 9-an de majo 1857 en Gross-Schonau, Germanio - mortis la 17-an de januaro 1927 en Obergrund, Ĉeĥoslovakio) estis ĉeĥoslovaka germana esperantisto.
Profesie horloĝisto kaj fortepiana agordisto.
Pioniro de Esperanto en Aŭstrio-Hungarujo, vera apostolo en norda Bohemujo. Korespondis kun Zamenhof. Fondis multajn grupojn kaj gvidis konstante kursojn. Eldoninto de l' gazeto: La migranto kaj de pluraj Esperanto-lerniloj. Sur lian tombon GEL starigis monumenton.