Bronzepoko
El Vikipedio
Bronzepoko (aŭ bronza epoko) estas tiu erao de la homa prahistorio, kiam la homoj uzis krom ŝtono jam kupron, sed ĉefe bronzon (kiu estas la alojo de kupro kaj stano) por pretigi ilojn, armilojn, ornamaĵojn. Oni trovis ilojn el kupro jam el la kvara jarmilio a. Kr. el okcidenta Azio, Nord-Afriko (Mezopotamio, Hindio kaj Egipto), sed oni poste anstataŭigis la molan kupron per bronzo jam komence de la 2-a jarmilo a. K. La uzado de kupro kaj bronzo disvastiĝis en Eŭropo nur post ĉ. 1000 jaroj. La uzado de bronzo daŭris en Mez- kaj Orienteŭrop de 1900a.K.- 900 p. K.; en Nord-Eŭropo de 1700 a.K.-600.
La popolo multiĝis, kreskis la popoldenso. Aperis la unuaj teraj fortikaĵoj, la labordivido, apero de la agroklutivistoj, bestobredistoj, metiistoj. La bredado de bestoj graviĝis, fine de la epoko oni jam jugis ĉevalon. Oni cindrigis la kadavrojn kaj metis tion fine de la epoko en urnon. Oni ornamis la urnon kaj la diversajn aĵojn el argilo, laŭ tio ornama arto distingas la diversajn kulturojn.