Karolidoj
El Vikipedio
Karolidoj, reganta dinastio de la frankoj en la frua mezepoko. La unuaj karolidaj regantoj estis ne reĝoj, sed nur maiordomus. La nomo de dinastio devenas de la maiordomus Karolo Martelo. La unua karolida reĝo estis ties filo Pipino la Mallonga. Lia filo estis Karolo la Granda.
Post partigo de ties imperio (843) inter liaj tri filoj: la parto de Karlo, kiu iĝos Francio, la parto de Lotaro kiu nomiĝis Lotringio kaj la parto de Ludoviko la Germana, la partoj de Lotaro kaj de Ludoviko iĝos la Sankta Romia Imperio en jaro 961 far Otto la 1-a, la dinastio regis en la teritorio de Italio (ĝis 905), Germanio (ĝis 911) kaj Francio (ĝis 987). La lasta reprezentanto de Karolidoj estis en Francio Ludoviko la 5-a (966-987), post kiu la reĝo iĝis Hugo Kapeto, fondinto de dinastio de Kapetidoj.
[redaktu] Kelkaj gravaj dinastianoj
Hereda arbo ekde Karolo Martelo, kun proksimumaj vivojaroj.
- ??? - 754 Karlomano
- 714 - 768 Pipino la 3-a, Pipino la pli juna, "Pipino la mallonga"
Ne konfuzu la diversajn Karolidojn kun samaj nomoj. Ĉiu el la nomoj Karolo, Karlomano, Lotaro, Ludoviko kaj Pipino aperas plurajn fojojn!
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.