Klimkovice
El Vikipedio
Koordinatoj: 49° 47' N, 18° 08' E Mapo
Klimkovice estas urbo kun 3 300 loĝantoj, situanta en norda Moravio, en montaro Nízký Jeseník, 9 km de urbo Bílovec, en distrikto Nový Jičín en Moravia pordego.
La unua mencio pri la urbo estas datita en la jaro 1383. En la 19-a jarcento ĝi famiĝis kiel urbo de ŝuistoj kaj teksistoj. La urbo estis tre difektita dum liberigado dum la dua mondmilito en la jaro 1945 en konekso kun Ostrava operaco. Okcidente de la urbo situas jodsanatorioj. Ekde la jaro 1994 funkcias ĉi tie unu el la plej modernaj banlokoj en Ĉeĥio. Por kuracado estas uzata jodbroma mineralakvo el bortruoj ĉe Polanka nad Odrou.
En la 15-a jarcento estiĝis ĉi tie burgaro, alikonstruita en la jaroj 1578 – 1579 al renesanca kastelo. Pli malfrue ĝi estis reguligita, precipe post incendio en la jaro 1854. En la jaro 1945 ĝi denove forbrulis, renovigita ĝi estis en la jaroj 1946 – 1951. La plej valora parto de la ejinterno estas konservita ŝtuparejo el la jaro 1579. Empira kapelo de versajla tipo devenas el la 19-a jarcento, tombejpreĝejo de La plej sankta Triopo estas el la 16-a jarcento. En placo estas konservita arkado el la 16-a jarcento. Hospitalo estas el la 17-a jarcento.
En la urbo troviĝas ankaŭ muzeo kun patrujgrafiaj kolektaĵoj. En la jaroj 1918 – 1934 ĉi tie restadis verkistino Jarmila Glazarová (al la urbo ligas ŝiaj romanoj Jaroj en rondo kaj Lupa truo).
Moravia-Silezia Regiono | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Nový Jičín | |
▼ | |
Albrechtičky ~ Bartošovice ~ Bernartice nad Odrou ~ Bílov ~ Bílovec ~ Bítov ~ Bordovice ~ Bravantice ~ Frenštát pod Radhoštěm ~ Fulnek ~ Heřmanice u Oder ~ Heřmánky ~ Hladké Životice ~ Hodslavice ~ Hostašovice ~ Jakubčovice nad Odrou ~ Jeseník nad Odrou ~ Jistebník ~ Kateřinice ~ Klimkovice ~ Kopřivnice ~ Kujavy ~ Kunín ~ Lichnov ~ Luboměř ~ Mankovice ~ Mořkov ~ Mošnov ~ Nový Jičín ~ Odry ~ Olbramice ~ Petřvald ~ Příbor ~ Pustějov ~ Rybí ~ Sedlnice ~ Skotnice ~ Slatina ~ Spálov ~ Starý Jičín ~ Studénka ~ Suchdol nad Odrou ~ Šenov u Nového Jičína ~ Štramberk ~ Tichá ~ Tísek ~ Trnávka ~ Trojanovice ~ Velké Albrechtice ~ Veřovice ~ Vražné ~ Vrchy ~ Vřesina ~ Závišice ~ Zbyslavice ~ Ženklava ~ Životice u Nového Jičína | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |