Štramberk
El Vikipedio
Štramberk estas urbo kun 3 300 loĝantoj, situanta en Moravio 10 km de urbo Nový Jičín, 2 km de urbo Kopřivnice.
La unua mencio pri la vilaĝo sub burgo devenas el la jaro 1211. En la jaro 1359 Štramberk estas jam menciata kiel urbo. Margrafo Jan lasis ĉirkaŭbari la urbon per remparoj, kiuj parte konserviĝis ĝis hodiaŭ. Al la urbo dominas cilindroforma turo, nomata Štramberská trúba. Devene ĝi estis konsisto de gotika gardburgo el 1-a duono de la 14-a jarcento. En la jaro 1646 la burgo estis jam en ruinoj, en la jaro 1782 ĝi estis ruinigita tute – restis sole la turo. Pli malfrue aĉetis ĝin arkitekto K. Hilbert kaj li kreis el ĝi belvederon por turistoj.
La urbo mem situas en ondiĝinta reliefo ĉe montopiedo Bílá hora, kiu ĉi tie havas du terlangojn – Skalka (ĉi tie estas arboreto) kaj Zámecký vrch (ĉi tie estas Trúba). La placo estas ĉirkaŭbarita per barokaj masonitaj domoj. En muzeo en Štramberk estas daŭra ekspozicio rilatanta al geologio, paleontologio kaj prahistorio de la regiono. En Štramberk naskiĝis esplorvojaĝisto Jiří Hanzelka.
Sude super la urbo troviĝas kaverno Šipka.
Moravia-Silezia Regiono | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Nový Jičín | |
▼ | |
Albrechtičky ~ Bartošovice ~ Bernartice nad Odrou ~ Bílov ~ Bílovec ~ Bítov ~ Bordovice ~ Bravantice ~ Frenštát pod Radhoštěm ~ Fulnek ~ Heřmanice u Oder ~ Heřmánky ~ Hladké Životice ~ Hodslavice ~ Hostašovice ~ Jakubčovice nad Odrou ~ Jeseník nad Odrou ~ Jistebník ~ Kateřinice ~ Klimkovice ~ Kopřivnice ~ Kujavy ~ Kunín ~ Lichnov ~ Luboměř ~ Mankovice ~ Mořkov ~ Mošnov ~ Nový Jičín ~ Odry ~ Olbramice ~ Petřvald ~ Příbor ~ Pustějov ~ Rybí ~ Sedlnice ~ Skotnice ~ Slatina ~ Spálov ~ Starý Jičín ~ Studénka ~ Suchdol nad Odrou ~ Šenov u Nového Jičína ~ Štramberk ~ Tichá ~ Tísek ~ Trnávka ~ Trojanovice ~ Velké Albrechtice ~ Veřovice ~ Vražné ~ Vrchy ~ Vřesina ~ Závišice ~ Zbyslavice ~ Ženklava ~ Životice u Nového Jičína | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |